en saltis, tien kaj tien cxi, ke gxia
blanka korpo sxajnas esti nur strio[10] de lumo.
Mi auxdas koleran bruon, mi sentas la venton de aero trasxirita, kaj
la terura fisxbesto cxirkauxflugadas mian kapon, preskaux frotante
mian vizagxon. Mano sur la tenilo de la pordo, mi restas senmove kaj
ekpensas. "Estas en la domo virinoj kaj infanoj. Se mi malfermas la
pordon, mi permesos al tiu cxi terura besto eniri en la domon. Mi ne
kuragxas tion fari. Pli bone estus ke mi mortus mem, kaj eble la
besto ne vundos min. Mi restos en la cxambro."
Tial mi foriras de la pordo; kaj, kvazaux per gxia malbona spirito
gxi povas legi miajn pensojn, la fisxbesto forflugas al la malfermita
fenestro, kaj pendigas sin sur la ekstera flanko de la kurtenoj, kiel
grandega nokta papilio.
Dume la du viroj kriegadas.
"Forkuru, Sinjoro, se estas eble, sed ne lasu gxin eniri en la domon,
la plej malgranda piko kauxzos la morton. Gardu la ponardegon[11]!
Mi kaj Vilcxjo supreniros."
Sed timante pri la virinoj kaj infanoj mi ne deziras ke oni malfermu
la pordon.
Sur tableto kusxas largxa, maldika libro, kaj la fisxbesto pendas,
kiel mi diris, sur la eksterajxo de la kurteno. Gxi restas tute
senmova, eble gxi dormas. Mi denove rapidege ekpensas.
"Se mi gxin frapos forte kaj subite, kredeble gxi forfalos eksteren
en la korton. Tiam, antaux ol gxi povos reveni, mi fermos la
fenestron."
Per la du manoj tenante la libron, mi proksimigxas la kurtenon. Tiam,
per rapidega movo, mi frapas la korpon blankan, kiu, laux mia espero,
estas forpelata tra la malfermajxo.
Forjxetante la libron, mi jxetas min sur la malfermitan kadron, kaj
komencas fortege gxin tiri malsupren. Sed gxi estas pezega kaj
movigxas nur malrapide; antaux ol mi povas gxin fermi, mi vidas
revenante la fisxbeston, ne nun saltigantan kiel strio de lumo, sed
nerapide kaj kviete per movo kvazaux gxi nagxas en aero. Jam
trikvaronoj de la vitro estas pasinta la baron de la pli alta kadro.
Nun unu kvarono restas de la malfermajxo, kiam, tutproksime de mia
vizagxo, alvenas la blanka solea korpo; gxi glitas supren inter la
vitro kaj la baro de la pli alta kadro. Mi tiras pli kaj pli forte
kaj la kadro pli rapide malsupreniras, sed mi vidas la blankan platan
korpon glitantan cxirkaux la malsupreniranta baro, kaj en tiu sama
momento la fenestro fermigxas, kaj la terura fisxbesto falas sur mian
korpon kaj pendigas sin sur la brusto de mia nokta vesto. Mi estas
tute enfermita kun la obj
|