u, Jocxjo; vole, nevole, estas necese gxin fari."
"Kaj kial gxi estas necesa? Cxiunokte ni batas kaj rebatas kaj
ankoraux rebatas la sovagxan fisxbeston. Kial ne restus gxi en sako?
Kiel mi sxatus[8] gxin mortigi. Cxu gxi estas senmortema, vi pensas?
"Se gxi ne estus tiel batata kaj svenigita, ne eble estus ke la
Doktoroj gxin tusxu; sed post tia frapado gxi restos morgaux preskaux
kvazaux senviva. Kaj estus dangxerege ke gxi restu en sako. Se ni ne
cxiunokte svenigis gxin, baldaux gxi rompigus la sakon, kaj tiam, Ho
ve la mondo!!! Venas sur nin la vivado de cxiuj vilagxanoj, eble ecx
de la tuta homaro. Frapu fortege; jen----"
Singarde kaj malrapide la busxo de la sako estis malfermita. Io
rapida kiel la fulmo antauxen saltegas, tute rekta al la vizajxo de
lertega Jocxjo. Unu momenton la drapa mureto haltigas gxin,
kaj en tiu momento Jocxjo antauxpusxas la sxovilon, kaj per rapidega
movo forte forjxetas la sovagxan beston. Kun bruega sono gxi frapas,
dekstre de mia cxambro, la nerompitan muron, je la alteco de cxirkaux
dudek piedoj de la tero. Jocxjo estas aginta kontraux gxi same kiel
oni agas kontraux la balon kiam oni ludas "_Cricket_."
Tute svenigita gxi tombas sur la teron, blanka objekto, plata, kaj
laux la formo de soleo[9].
En la momento dum gxi restas kvazaux senviva, Vilcxjo rapidas gxin
levigi kaj remetas gxin en la sakon, kie, en tre malmulto da sekundoj
gxi rekomencas la antauxan saltadegon.
De-nove la malfermo de la sako; de-nove la antauxena saltego; de-nove
kaj ankoraux de-nove....
Kiam Vilcxjo la kvaran fojon malfermas la sakon li subite ekkrias;
"Gardu treege, Jocxjo, ke vi ne sendas gxin tra la fenestroj, cxar
gxi mortigos kiun ajn gxi tusxos."
Tiel forta estas por mi la altireco ke mi tute estas forgesinta la du
fenestrojn malfermitajn. Mi rapide kuras al la alia fenestro, cxar
gxi estas tre proksima je la muro, kaj mi fermas ne sole la
fenestron, mi ankaux antauxmetis antaux gxi la lignajn kovrilojn,
fortajn kaj, mi kredis, nerompeblajn.
Tion farinte, mi estas fermonta la alian fenestron kiam mi auxdas
ekkriegon de la korto, kaj vidas la beston mem saltantan, aux
flugantan, en la malfermajxon. Du aux tri fojojn gxi cxirkauxflugas
la tutan cxambron. Eble gxi min ne vidas; certe gxi min ne tusxas,
sed mi sentas la venton de gxia flugo, kaj kuras kiel eble plej
rapide al la pordo.
Kiel eble plej rapide; sed la fisxbirdo kiu vere flugas, sed flugas
per nagxiloj, tiel rapide antaux
|