nkoj malaltaj konstruajxoj--cxeval--aux
bovinejoj--gxin cxirkauxas, sed, dekstre de mia cxambro kaj apude,
staras altega nerompita muro.
Kune kun mia cxambro gxi formas la kvaran flankon de la korto.
Klinante la korpon duone el la fenestro, nur la alia dekstra fenestro
de la cxambro min apartigas de tiu nerompita muro.
En la korto mi vidas du virojn, eble cxevalistojn. Sed kion ili estas
farontaj noktmeze en tiu antikva korto? Kial ili tiel senbrue kiel
fantomoj movigxas?
Kaj pri kio sxajnas ili ion timi? Maldikaj kiel ombroj ili ensorcxas
min.
Unu el ili en kortmezon alportas benketon, sur kiun la alia metas
lignan duontubon--tian, kian antauxe oni fiksis lauxlonge la randoj
de tegmentoj, por ke gxi ricevu pluvakvon--klinigante gxin tiamaniere
ke la maldekstra finigxo estas je la alteco de genuoj, kaj la dekstra
de la brusto de homo.
Ili firmigas gxin per fortaj subtenajxoj, kaj enpakis en la pli alta
finigxo kvazaux mureton el drapo.
Tiel silente ili laboras ke oni povas auxdi nur la plej mallauxtan
soneton.
Tiam, enirante en unu el la malaltaj konstruajxoj, ili tie restas
kelkajn minutojn kaj tiam revenas strangege vestataj. La kruroj[5],
korpo, brakoj kaj, escepte la okuloj, la tuta vizajxo, estas
envolvataj per densaj kovriloj, kaj mi rimarkas densegajn gantojn sur
la manoj. Vere la maldikuloj estas farigxintaj dikeguloj!
Ili ambaux portas sxargxojn[6]; la unua pezan sxovilon feran tre
profundan; la dua ledan sakon.
Kion gxi enhavas? mi demandas min. Io, videble, de grandega
malkvieteco. Sxajnas esti viva, la sako mem. Dekstren, maldekstren,
antauxen, malantauxen gxi saltas, aux pli korekte diri, gxi estas
saltigita.
De-nove mi sentas tremfroston. Mi komprenas nun la altiradon. El tiu
cxi io eliras la forto altira, kaj vere gxi estas altirajxo terura!
Alveninte al la duontubo, je la pli alta finigxo, la unua, cxiam
forte tenante per la du manoj la tenilon, metis sian sxovilon sur la
lignan superajxon, kie trovigxas la drapa mureto: La dua malrapide
komencas malfermi la sakon. Ili ambaux estas videble tremantaj!
"Cxu vi estas preta, Jocxjo?" demandis li, metante, singarde, la
ankoraux fermitan busxon de la sako gxuste en mezon de la ligna
kavvojo; "fortege frapu kaj svenigu[7] gxin, aux mi ne kuragxos gxin
tusxi." "Preta," respondas la sxoviltenanto; "jes, tiel preta kiel mi
povas esti; tiel preta kiel kiam la morto mem atendas ian
mallertajxon; preta, Vicxjo, vi diras!"
"Ne riprocx
|