i estas tiel granda?" (kaj sxi
sxveligis sin ankoraux plie)--"Certe, patrino, gxi estas; kaj, ecx se
vi krevigos[3] vin, vi neniam atingos la duonon de gxia dikeco."
La maljuna ranino, kolerante ke sxia povo tiel estas dubata, alian
penadon faris kaj vere krevis.
"_Sin tro sxveligi estas dangxere_."
(6266).
FOOTNOTES:
[1] Brood.
[2] Fourlegged.
[3] Burst.
KANTETOJ INFANAJ.
"TWINKLE, TWINKLE, LITTLE STAR!"
Ekbrilu, ekbrilu, malgranda steleto!
Kio estas vi, multe mi miras;
Tiel alta, altega, el nia tereto,
Diamant' en cxiel' vi aperas.
"THE NORTH WIND DOTH BLOW."
Blovas norda vento,
Negxa estas sento,
Kion faros tiam rugxgorgxeto?
En grenejo restos,
Varme tie nestos,
Sub flugil' kasxite la kapeto.
"HEY, DIDDLE DIDDLE!"
Babilo, babileto!
Kato kaj violoneto,
Bovino super lunon eksaltante;
Hundeto multe ridis,
Ludeton kiam vidis,
La plado kun kulero forkurante!
"LITTLE JACK HORNER."
Jxak Horner malgranda,
En kojno sidanta,
Kun pasto de prunoj sin festas;
Enmetis fingregon,
Eltiris prunegon,
Kaj diris, "Knab' bona mi estas!"
_Tradukis_ Ben Elmy.
NOKTO TERURA.
_Originale verkita de_ Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Estas tre granda cxambro, mi ecx povas diri grandega, sed la lito,
antikva kaj per densaj kurtenoj cxirkauxata, estas tute en angulo.
Sur tiu-cxi lito kusxante mi vidas palan lumon enirantan tra la du
fenestroj. Per fantoma lumo gxi lumigas la flankkurtenojn, tiel, pro
ilia blankeco kaj diafaneco, igante strangan kontraston kun la densaj
kaj malhelaj kurtenoj de la lito. Per malforta radio gxi transiras la
cxambron, kaj per tremeta lumo montras la masivan pordon cxe la
kontrauxa flanko de la cxambro.
Gxuste tiamaniere timema infaneto tusxus la kapon de kusxanta hundo.
Kontraux tiu cxi pala lumo silente sed forte bataladas la mallumo.
Maltrankvileco stranga kaptas min; ne povante plu dormi, mi levigxas
kaj aliras al la pli malproksima el la du fenestroj.
Estas kvazaux ia nekonata forto altirigis min.
Grandaj multepezaj fenestroj, cxiu el ili havante tri kadrojn, el
kiuj la plej malaltaj estas malfermitaj, kaj, tra la du malfermajxoj,
malvarma aero enfluas en la cxambron.
Mi sentas min tremetantan de--malvarmo, aux cxu estas--de ia
antauxaverto[4] pri dangxero?
Ekstere mi vidas grandan, antikvan korton, tute per sxtonegoj
pavimatan. Je tri fla
|