multe da tiuj saloj ke neniu deziras
malsxpari gxin eksperimente, por efektivigi la sxangxon el salo en
metalon, cxar la perdo estus granda. La plej bone konata salo, la
bromido, kostas dek du sxilingojn po miligramo, kvanto preskaux
nevidebla.
Cxiuj metaloj havas siajn proprajn spektrojn; se iliaj saloj estos
hejtataj en flamo, rigardante ilin per spektrovidilo, oni vidas
koloratajn liniojn proprajn al cxiu metalo, kiuj estas nomataj gxia
"spektro." Tial metalo estas konebla per gxia spektro. La radiumo
posedas gxian propran spektron, kiu estas simila al la spektro de
bariumo, sed malsimila en la lokigo de la linioj. Ni kredas, sekve,
ke la radiumo estas elemento simila al la aliaj metaloj.
El la saloj de radiumo elvenas dauxre gaso, kiu havas la econ ke gxi
brilas en la mallumo, dume restante varma, kaj gxi eljxetas korpetojn
nomatajn "elektronojn." Kiam tiuj cxi korpetoj tusxas la aeron, aux
gason ian, ili aldonas al tiu cxi la povon eligi elektroskopon. Dum
tiu cxi gaso eldonas hejton, kaj dum gxi sxutas elektronojn, gxi
malaperas malrapide, kaj anstataux, oni ekvidas alian gason tre
malpezan kies spektron Sinjoro Janssen, fama franca astronomiisto,
observis en la suna lumo dum la jaro 1868, kaj kiu unue estis
eltrovata sur la tero de la skribisto de tiu cxi artikolo.
Sxajnas do ke unu elemento, radiumo, povas produkti alian, heliumon.
Cxu, kiel eble estas, aliaj elementoj formigxas samtempe, ni ne
scias. Tia demando restas por estonta sercxado.
Ni vidu cxu radiumo posedas iajn ecojn, en speco aux grado
malsimilajn al tiuj de aliaj elementoj, en kiuj oni ne observis gxis
nun tiajn eksterordinarajn sxangxojn.
Unue do, estas almenaux du aliaj elementoj kiuj elsxutas elektronojn.
Tiuj cxi estas toriumo kaj uraniumo. Cxiuj el ili, tiel kiel radiumo,
sendube konsistas el multepezaj atomoj. Se ni prenos la pezon de
hidrogena atomo kiel unuon, tiu de radiumo pezas cxirkaux 225 (aux
ecx eble plie) tiu de toriumo 232, kaj tiu de uraniumo 240.
Cxar tiuj estas la tri plej pezaj specoj el konataj atomoj, ni povas
diveni ke, kiam atomo estas multepeza, gxi celas al disrompigxo; ke
sammaniere ke oni ankoraux vidis nenian stelon kiu posedas
grandegecon pli vastan ol, ekzemple, miloble tiun de nia suno (alie
gxi estus malpersista kaj forjxetus sekvanterojn); tiel neniaj
elementoj posedantaj pli grandan atompezon ol difinan maksimumon,
povas ekzisti, kaj ke tiuj, kiuj, laux nia sciigxo, posedas tre altan
atompezon, est
|