korektitaj de mi en tia grado, ke la
stilo en ili ne deflankigxu de la stilo, kiun mi mem uzas. L.
Zamenhof."
La unuaj pagxoj enhavas simplegajn frazojn. Je la dekoka pagxo
komencas fabeloj kaj legendoj. Tiam aperigas multaj anekdotoj,
rakontoj, sciencaj artikoloj kaj, laste poezio. Eble estas
bedauxrinde ke la bona Doktoro enpresis 38 pagxojn el sia _Hamleto_
kaj 17 pagxojn el la _Iliado_ de Sinjoro Kofman, cxar multaj
Esperantistoj jam havas tiujn cxi verkojn. Sed sendube la aliaj 403
pagxoj suficxos por montri perfektan stilon. (Kosto 3/- afrankite de
la "Librarian," Esperanto Club).
Alia utila eldonajxo estas "Komercaj Leteroj" redaktite de Sinjoroj
Berthelot kaj Lambert, kiu certe faciligos la uzon de Esperanto inter
niaj komercaj samideanoj. Gxi enhavas 34 leterojn pri diversaj
aferoj, kaj vortaron en la lingvoj Esperanta, Franca, Germana kaj
Angla. (Kosto 7d. afrankite).
Sinjoro Rhodes sendis al ni ekzempleron de sia nova _Key to the
Ekzercaro_. Gxi estas tre bona verketo, kaj cxiuj Esperantistoj kiuj
havas la _Ekzercaron_ certe estos sagxaj sendante 35 centimojn por
gxia traduko en la Angla lingvo. Sinjoro Rhodes ankaux komencis
tradukon de Bunyan's _Pilgrim's Progress_, kaj kredeble niaj legantoj
baldaux vidos specimenon en The Esperantist. Alia specimeno
kiun ni esperas presigi estas el la traduko de la _Rubaiyat of Omar
Khayyam_, verkita de nia agema kunverkanto, Sinjoro Ben Elmy. Kvankam
estas bedauxrinde ke Esperantistoj tiel lertaj, kiel estas tiuj cxi
adeptoj, ne cxiam skribos originalajxojn, ni tamen deziras la
sukceson de la du libroj, kaj ni esperas je originalajxoj de ili kaj
de cxiuj adeptaj Samideanoj.
Mi deziras danki cxiujn, kiuj sendis proponojn pri la plibonigo de la
Gazeto. Lauxdezire ni nun presigos sciencan kolonon. Niaj legantoj
scias iom pri la jxuseltrovitaj ecoj de Radiumo, la plej nova mirajxo
de la hxemia mondo. Mi kuragxigxis skribi al Sir William Ramsay,
petante ke li helpu la Esperantan Aferon, aminde skribante por ni
artikolon pri Radiumo. Mi plezure anoncas ke li ne nur promesis tion
fari, sed ke lia respondo estis Esperante skribita.
Sinjoro Seynaeve proponis Esperantan Kunvenon Londone dum tiu cxi
jaro, kiam cxiulandaj delegitoj pripensus pri Internacia Esperanta
Akademio. Bonega ideo! Se niaj transmaraj amikoj venos cxi tie, ili
povos esti certaj ke ni faros cxion, kion ni povos, por helpi je la
fondo de Akademio, kaj ankaux por plezurplenigi ilian libertempon.
|