FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  
ni nun volas fari. Hodiaux ni acxetis "La Gubernian Gazeton". La acxetsumo ne prezentis malfacilajxon. Sed -- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. Estas la estrado, -- la jxurnalista estrado, kiu mankas al ni, komprenu. -- Diru, Rosmer, -- cxu ne vi pro la bona afero sentus vin vokata por transpreni gxin? ROSMER (preskaux terurigata) Mi! REBEKKA Sed kiel povas vi pensi tiajxon? KROLL Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la traktado, kiu _tie_ prezentigxas, estas ja suficxe kompreneble. Sed la pli retirita agado de redaktoro, aux, por pli gxuste diri -- ROSMER Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio cxi. KROLL Mi mem volonte sxatus eksperimenti ankaux en _tiu_ flanko. Sed estus tute nefareble por mi. Mi estas jam antauxe tiom sxargxita de sennombraj farendajxoj --. Vi, kontrauxe, kiu ne plu premigxas de iu publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin laux ebleco. ROSMER Mi ne povas, Kroll. Mi ne tauxgas al tio. KROLL Ne tauxgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la pastorecon -- ROSMER Mi pravis. Tial mi ja forlasis gxin. KROLL Ho, se vi farigxos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni estos kontentaj. ROSMER Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros. KROLL Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni? ROSMER Mian nomon? KROLL Jes, ecx nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ecx elkriita kiel acxa fanatikulo, mi auxdas. Tial ni ne povas esperi, sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj amasoj. Vi, kontrauxe, -- vi cxiam tenis vin ekster la lukto. Via milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocxa honesteco estas konata kaj taksata de cxiuj en niaj rondoj. Kaj la estimo kaj respekto, kiujn via antauxa pastra ofico donas al vi! Kaj fine la honorinda familia nomo! ROSMER Ho la familia nomo -- KROLL (montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj cxiuj, -- familio, kiu nun baldaux du jarcentojn sidas cxi tie kiel la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian sxultron) Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro kuniri kaj defendi tion, kio estas gxis nun akceptita en nia socio. (turnas sin) Jes, kion _vi_ di
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  



Top keywords:

ROSMER

 
Rosmer
 

aliuloj

 
kontrauxe
 

kompreneble

 

redaktoro

 
familia
 

tauxgas

 

gazeto

 

estrado


turnas

 
pensmaniero
 

honesta

 

esperi

 

auxdas

 

Johannes

 

pruntedonu

 
konata
 

taksata

 

propra


honesteco

 

havigi

 

senriprocxa

 

akcepton

 

amasoj

 
partianoj
 
misgviditaj
 

elkriita

 
fanatikulo
 

valoras


ekster
 

montras

 

sxultron

 

distrikto

 
jarcentojn
 

eminenta

 

tradicioj

 

parencaro

 
akceptita
 

kuniri


defendi

 
baldaux
 

honorinda

 

pastra

 

antauxa

 
rondoj
 

estimo

 
respekto
 

portretoj

 

Rosmeroj