FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
, Rosmer. Cxar nun mi povas priparoli tion. En sia lasta vivojaro sxi vizitis min du fojojn por plendi pri sia timo kaj sia malespero. ROSMER Pro la sama. KROLL Ne. La unuan fojon sxi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj -- ROSMER (vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en tio cxi. KROLL Kial? ROSMER Jes, cxar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraux luktis en dubo kun mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi pensas, ke ecx ne Rebekka -- KROLL Rebekka? ROSMER Nu ja, -- frauxlino West. Mi nomas sxin tiel pro facileco. KROLL Mi rimarkis tion. ROSMER Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun ideon. Kaj kial sxi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion sxi neniam faris. Neniam ecx ne per unu sola vorto. KROLL Kompatindulino, -- sxi petegis al mi, ke mi parolu. ROSMER Kaj kial vi ne faris? KROLL Cxu mi tiam momenton povus dubi, ke sxi estis mense malsana? Tia akuzo kontraux homo kiel vi! -- Kaj sxi revenis, -- iom pli ol monaton poste. Tiam sxi aspektis pli trankvile. Sed elirante sxi diris: Ili povas nun baldaux atendi la blankan cxevalon en Rosmersholm. ROSMER Nu, nu. La blanka cxevalo, -- gxin sxi ofte menciis. KROLL Kaj kiam mi provis deturni sxin de tiuj malgxojaj pensoj, sxi nur respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Cxar nun Johannes devas baldaux edzinigi Rebekka". ROSMER (preskaux konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --! KROLL Okazis jxauxdon posttagmeze. -- Sabaton vespere sxi jxetis sin de la ponteto kaj en la muelejan akvofalon. ROSMER Kaj vi, kiu ne avertis nin --! KROLL Vi ja mem scias kiom da fojoj sxi aludis, ke baldaux sxi devus morti. ROSMER Mi ja scias. Sed tamen; -- vi _estus devinta_ averti nin! KROLL Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue. ROSMER Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion? KROLL Por kio turmentadi kaj korsxiradi vin ankoraux pli? Mi ja konsideris cxion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajxoj. -- Gxis hieraux vespere. ROSMER Do nun ne plu? KROLL Cxu Beate ne vidis klare, kiam sxi diris, ke vi estis forlasonta vian infanan kredon? ROSMER (fiksrigardas rekte antauxen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la plej nekomprenebla en la mondo. KROLL Nekomprenebla aux ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi deman
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

ROSMER

 
baldaux
 

Rebekka

 
ankoraux
 

vespere

 

edzinigi

 
Johannes
 

nekomprenebla

 

respondis

 

restas


preskaux

 
Okazis
 

jxauxdon

 

posttagmeze

 

antauxen

 

komprenas

 

konsternita

 
malgxojaj
 

blanka

 

cxevalo


Rosmersholm

 

cxevalon

 

atendi

 

blankan

 

Nekomprenebla

 
pensoj
 
deturni
 

menciis

 
provis
 

jxetis


senfundaj
 

devinta

 

averti

 

konfuzaj

 
fantaziajxoj
 

aludis

 

konsideris

 

turmentadi

 
prisilentis
 

malfrue


intencis

 
hieraux
 

infanan

 

muelejan

 

akvofalon

 
kredon
 

ponteto

 
fiksrigardas
 

korsxiradi

 

forlasonta