FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
dum Beate vivis, -- kaj kio dauxre okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja vere malfelicxa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigxo -- ROSMER Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min. KROLL Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun frauxlino West dauxru, estas absolute necese, ke vi silentigu la sxangxon, -- la bedauxrindan apostatadon, -- al kiu sxi logis vin. Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas -- en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio cxi estas ja pure persona afero. Ne necesigxas elkriadi tiajxon super la tutan landon. ROSMER Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio. KROLL Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj ordo, -- por respektinda estimo antaux cxio alte tenata kaj sankciita de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampigxis de Rosmersholm. Kauxzigxos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian idealon. ROSMER Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Sxajnas al mi, ke estas mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj gxojo cxi tie, kie la parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj. KROLL (rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la parencara vico forpasas. Lasu tian penson kusxi nun. Ne estas konvena laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo. ROSMER Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la vivolukto, ankaux mi. KROLL Tiu vivolukto, -- cxu vi scias kia gxi farigxos por vi? Farigxos lukto por vivo kaj morto kun cxiuj viaj amikoj. ROSMER (silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi. KROLL Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne suspektas, kiel frakase la sxtormo ruligxos super vin. (_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.) SINJORINO HELSETH Mi demandus de la frauxlino -- ROSMER Kio estas? SINJORINO HELSETH Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro. ROSMER Cxu estas li, kiu vizitetis hieraux vespere? SINJORINO HELSETH Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard. ROSMER Mortensgard! KROLL Aha! Al tio do! Al tio jam! ROSMER
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

ROSMER

 
HELSETH
 

Rosmer

 
paroli
 

SINJORINO

 

longaj

 
frauxlino
 

parencaro

 

Mortensgard

 

Rosmersholm


tempoj

 
vivolukto
 

forpasas

 

esploristo

 

konvena

 

parencara

 

kreita

 
silenta
 

laboro

 

penson


aferon

 

Sxajnas

 

nerifuzebla

 

meritinda

 

severe

 
sombron
 
rigardas
 

sxtormo

 
ruligxos
 

Sinjorino


frakase
 

vizitetis

 

hieraux

 

Sensperta

 
suspektas
 

Helseth

 

malfermetas

 

demandus

 
malsupre
 

momenton


pordon

 
maldekstre
 

pastoro

 

fanatikaj

 

vespere

 
farigxos
 

Farigxos

 
partopreni
 

ankaux

 

sinjoro