FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   >>  
REBEKKA Vere, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Jes, je mia fido, gxi estis. Kaj sur bela papero gxi estis skribita. Kaj bela rugxa sigelvakso estis metita ekstere. REBEKKA Kaj _vi_ konfidigxis porti gxin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne estas malfacile diveni de kiu gxi estis. SINJORINO HELSETH Nu? REBEKKA Kompreneble de sinjorino Rosmer en sxia malsaneco -- SINJORINO HELSETH Estas frauxlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi. REBEKKA Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, -- tion vi ne povas scii. SINJORINO HELSETH Hm, povus esti, ke mi tamen scias. REBEKKA Cxu sxi diris al vi, kion sxi skribis? SINJORINO HELSETH Ne, ne gxuste tiel. Sed kiam Mortensgard estis gxin leginta, li komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis kio estis en gxi. REBEKKA Kion vi kredas ke estis en gxi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru al mi! SINJORINO HELSETH Ne, frauxlino. Ne por cxio en la mondo. REBEKKA Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj. SINJORINO HELSETH Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, frauxlino. Mi ne povas ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al la bedauxrinda malsana sinjorino. REBEKKA Kiu kredigis tion al sxi? SINJORINO HELSETH Malbonaj homoj, frauxlino West. Malbonaj homoj. REBEKKA Malbonaj --? SINJORINO HELSETH Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj. REBEKKA Kaj cxu vi divenas kiuj ili estis? SINJORINO HELSETH Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ busxon. Tamen cxirkauxiras en la urbo iu sinjorino -- hm! REBEKKA Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll. SINJORINO HELSETH Jes, sxi estas io aparta, sxi. Al mi sxi ja cxiam tenis sin altece. Kaj al vi sxi neniam havis simpatian okulon. REBEKKA Cxu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam sxi skribis tiun leteron al Mortensgard? SINJORINO HELSETH Estas strange pri la prudento, frauxlino. Tute freneza mi opinias, ke sxi ne estis. REBEKKA Sed sxi ja farigxis freneza, kiam sxi sciigxis, ke sxi ne povis naski infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis. SINJORINO HELSETH Jes _tio_ frapis sxin tre forte, la bedauxrinda sinjorino. REBEKKA (prenas la krocxajxon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, -- cxu ne ankaux vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino Helseth?
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

REBEKKA

 
SINJORINO
 

HELSETH

 
sinjorino
 

frauxlino

 

Helseth

 
opinias
 

Malbonaj

 

kredas

 

Mortensgard


skribita

 
skribis
 

freneza

 

bedauxrinda

 

Rosmer

 

neniam

 

altece

 
ankaux
 

okulon

 

simpatian


fenestro

 

Cetere

 

cxirkauxiras

 

busxon

 

pastro

 
aparta
 
infanojn
 

malsano

 
erupciis
 

prenas


frapis
 

sciigxis

 

farigxis

 

leteron

 
strange
 

krocxajxon

 

eksidas

 

prudento

 
malbonaj
 

letero


profunde

 
pridemandi
 

komencis

 

komprenis

 

papero

 
leginta
 

ekstere

 
metita
 

sigelvakso

 

gxuste