FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
>>  
ion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondicxoj estas ja grandege malsimilaj al la liaj. REBEKKA Al kiaj kondicxoj vi aludas? KROLL Mi pensas pri la kondicxoj en la komenco. En la origino, -- frauxlino West. REBEKKA Nu tiel. Jes, vere -- mi venis el tre malricxaj kondicxoj. Sed tamen -- KROLL Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la moralaj kondicxoj. REBEKKA Kondicxoj --? Por kio? KROLL Ke vi entute koncipigxis REBEKKA Kion vi jen do diras! KROLL Mi tion diras nur, cxar gxi klarigas vian tutan konduton. REBEKKA Tion mi ne komprenas. Mi volas cxion scii! KROLL Mi vere opiniis, ke vi jam cxion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West -- REBEKKA (ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas. KROLL -- ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik. REBEKKA (pasxas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro. KROLL La okupo de via patrino devis ja ofte meti sxin en rilaton kun la distrikta kuracisto. REBEKKA Vi pravas. KROLL Kaj li prenas vin al si, -- tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas cxe li. Vi scias, ke li postlasos al vi ecx ne sxilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas cxe li. Indulgas lin. Vartas lin ecx al la fino. REBEKKA (cxe la pordo, rigardas lin moke) Kaj cxar mi cxion tion faris, -- tion vi klarigas per kredo, ke estis io malcxasta, -- io krima en mia ekesto! KROLL Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino. REBEKKA (impete) Sed ne trovigxas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Cxar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskigxis. KROLL Pardonu, -- frauxlino. Li alvenis la jaron antauxe. Tion mi esploris. REBEKKA Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras! KROLL Vi diris antauxhieraux, ke vi havas dudek naux jarojn. Estas en la trideka. REBEKKA Cxu? Cxu mi diris? KROLL Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli -- REBEKKA Haltu! Ne helpas kalkuli. Cxar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli agxa ol mi sxajnigas. KROLL (ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis? REBEKKA Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, sxajnis al mi, -- senedza kia
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
>>  



Top keywords:

REBEKKA

 
kondicxoj
 

patrino

 
komprenas
 

eraras

 

klarigas

 
rigardas
 

Gamvik

 

pensas

 

doktoro


kalkuli

 
aludas
 

origino

 

frauxlino

 

ekesto

 

malcxasta

 

deduktas

 
filina
 

ceteran

 

vivadon


instinkto

 

senpera

 

Indulgas

 

senedza

 

Vartas

 
persistas
 
libroj
 

okazis

 
plenumis
 

kvinan


sxajnis
 

alvenis

 

sxajnigas

 

antauxe

 
helpas
 

Pardonu

 

trideka

 

keston

 
antauxhieraux
 

jarojn


ridetas

 
esploris
 

naskigxis

 

Finnmark

 

trovigxas

 
impete
 

sekvon

 
veninta
 

dubeme

 

pozicio