FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
viro por kontrauxstari tion. REBEKKA Li _devas_ kontrauxstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin. KROLL Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, -- aux estas almenaux klarigebla kiel nura pasinta, ecx se bedauxrinda, eraro. Sed -- unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa. REBEKKA Kaj kiu estas gxi? KROLL Vi devas konvinki lin legxigi la rilaton, frauxlino West. REBEKKA La rilaton al mi? KROLL Jes. Vi devas konvinki lin tiel. REBEKKA Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas -- esti legxigxinta, kiel vi diras? KROLL Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi cxiujn tielnomatajn antauxjugxojn, estas en -- hm -- REBEKKA -- en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas? KROLL Jes, -- sincere dirite, -- tion mi opinias. REBEKKA (pasxadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus dirinta, -- ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll. KROLL Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange. REBEKKA Cxu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. -- Ah, -- jen li venas. KROLL Jam nun! Mi do foriros. REBEKKA (al li) Ne, -- restu. Cxar nun vi ion auxdos. KROLL Ne nun. Sxajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin. REBEKKA Mi petas, -- restu. Faru. Aux vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io. KROLL (rigardas sxin surprize kaj demetas la cxapelon) Nu do, frauxlino West. Tiel do estu. (Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.) ROSMER (vidas la _rektoron_, haltas cxe la pordo) Cxu! -- _Vi_ cxi tie! REBEKKA Li preferus ne renkonti vin, kara. KROLL (auxtomate) Kara! REBEKKA Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi -- ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio. KROLL Cxu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi auxdu? REBEKKA Kaj _tion_ -- kaj ion pli. ROSMER (proksimas) Kion celas la vizito hodiaux? KROLL Mi volis ankorauxfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen. ROSMER (montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_? KROLL Mi ne skribis tion. ROSMER Cxu vi faris elpasxon por reteni tion? KROLL Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere gxi ne estis en mia povo. REBEKKA (sxiras la gazeton en pecojn, kuncxifas ilin kaj jxetas ilin malantaux la fornon
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

REBEKKA

 
ROSMER
 

rilato

 
aludas
 

Rosmer

 

frauxlino

 
rigardas
 

rektoro

 

opinias

 

kontrauxstari


malfrue

 
konvinki
 

rilaton

 

pecojn

 

antauxcxambro

 

envenas

 

preferus

 
kuncxifas
 

rektoron

 

sxiras


jxetas

 

gazeton

 

haltas

 

surprize

 

demetas

 
cxapelon
 
fornon
 

renkonti

 
momento
 

Johannes


Silente
 

malantaux

 

haltigi

 

nepravigebla

 
ankorauxfoje
 

montras

 

skribis

 

skribita

 
reteni
 

elpasxon


gazeto

 
parolas
 

kondukis

 

sinjoro

 

auxtomate

 
promesis
 

vizito

 
servas
 

hodiaux

 

proksimas