mitaj. La antauxtagmeza suno brilas ekstere.)
(_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la
fenestro. Sxi akvumas la plantojn kaj ordigas. Sxia krocxajxo kusxas
sur la apogsegxo. _Sinjorino Helseth_ pasxadas kun plumbroso en la
mano malpolvante la meblojn.)
REBEKKA
(Post ioma pauxzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe
supre hodiaux.
SINJORINO HELSETH
Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaux malsupren venos, mi
opinias.
REBEKKA
Vi vidis lin, cxu?
SINJORINO HELSETH
Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li pasxadis en la
dormocxambro finvestante sin.
REBEKKA
Mi demandas, cxar hieraux li ne estis tute sanaspekta.
SINJORINO HELSETH
Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, cxu ne estas io inter li kaj
lia bofrato.
REBEKKA
Kio tio do estus, vi pensas?
SINJORINO HELSETH
Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgard, kiu incitis ilin unu al
la alia.
REBEKKA
Eblas. -- Cxu vi scias ion pri tiu Mortensgard?
SINJORINO HELSETH
Ne ne. Kiel povas la frauxlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!
REBEKKA
Vi aludas cxar li eldonas tiun fian gazeton?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas nur pro _tio_. -- La frauxlino certe auxdis, ke li
ricevis infanon kun edzinigxinta virino, de kiu la edzo estis
forkurinta?
REBEKKA
Mi auxdis tion onidire. Sed tio estis longe antaux ol mi alvenis.
SINJORINO HELSETH
Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj sxi estus devinta havi pli
bonan prudenton ol li. Edzinigi sxin li ja ankaux volis. Sed tio ne
permesigxis. Kaj pro tio li ja akre suferis. -- Sed poste tiu
Mortensgard prosperis, li. Estas multaj, kiuj sercxas _tiun_ viron.
REBEKKA
La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io
okazas.
SINJORINO HELSETH
Ho, povus esti ankaux aliuloj ol tiuj malaltstataj --
REBEKKA
(ekrigardas sxin kasxe) Cxu?
SINJORINO HELSETH
(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj,
pri kiuj oni ne unue pensis tion, frauxlino.
REBEKKA
(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino
Helseth. Cxar _vi_ ja ne povas scii tiajxon tiel decide.
SINJORINO HELSETH
La frauxlino opinias, ke mi ne povas scii, cxu? Jes, certe mi povas.
Cxar, -- se mi fine eldiru, -- mi mem foje portis leteron al
Mortensgard.
REBEKKA
(turnas sin) Ne, -- cxu vi!
SINJORINO HELSETH
Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis ecx skribita cxi tie en
Rosmersholm.
|