proksime) Rebekka, -- se mi nun demandus vin, -- cxu vi volas
farigxi mia dua edzino?
REBEKKA
(momenton muta, ekkrias en gxojo) Via edzino! Via --! Mi!
ROSMER
Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kusxu nun
post la mortinto.
REBEKKA
Mi -- en la loko de Beate --!
ROSMER
Kaj sxi estos for el la sagao. Tute for. Por cxiam kaj eterne.
REBEKKA
(mallauxte kaj treme) Cxu vi tion kredas, Rosmer?
ROSMER
Devas okazi! Devas! Mi ne povas, -- mi ne volas trairi la vivon kun
kadavro sur la dorso. Helpu min forjxeti gxin, Rebekka? Kaj ni
sufoku cxiujn memorojn en libereco, en gxojego, en pasio. Vi estu por
mi la sola edzino, kiun mi iam havis.
REBEKKA
(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam farigxos via edzino.
ROSMER
Kio! Neniam! Ho, cxu vi ne kredas, ke vi amus min? Cxu ne jam estas
ero da amo en nia amikeco!
REBEKKA
(kovras la orelojn kvazaux en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru
tiajxon!
ROSMER
(kaptas sxian brakon) Jes, jes, -- _estas_ gxermanta ebleco en nia
rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Cxu ne, Rebekka?
REBEKKA
(denove firme kaj sinrege) Auxskultu nun. Mi al vi diras, -- ke se vi
dauxrigos, mi forlasos Rosmersholm.
ROSMER
Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.
REBEKKA
Pli neeble estas, ke mi farigxu via edzino. Neniam en cxi mondo povos
mi tio farigxi.
ROSMER
(rigardas sxin mire) Vi diras "povos". Kaj tiel strange.
Kial vi ne povos?
REBEKKA
(kaptas ambaux liajn manojn) Kara amiko, -- pro vi mem kaj ankaux pro
mi, -- ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer.
(Sxi iras al la pordo maldekstre.)
ROSMER
De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola -- kial?
REBEKKA
(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite.
ROSMER
Inter vi kaj mi?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
Neniam farigxos finite inter ni du. Neniam vi forvojagxos de
Rosmersholm.
REBEKKA
(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte
demandos min, -- estos tamen finite.
ROSMER
Tamen finite? Kiel --?
REBEKKA
Jes, cxar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias,
Rosmer.
ROSMER
Rebekka --!
REBEKKA
(cxe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Sxi eliras.)
ROSMER
(fiksrigardas kvazaux perdita al la fermita pordo, kaj diras al si
mem) Kio -- estas -- jeno?
TRIA AKTO
(La sidcxambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antauxcxambra
pordo estas malfer
|