FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  
rmiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo. ROSMER Cxu vi ankaux esperas ion atingi tiel? KROLL Mi almenaux servu mian sxtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke estas la devo de cxiu patriamanto kaj por cxiu, kiu havas zorgon por la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis cxi tien al vi cxi-vespere. ROSMER Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --? KROLL Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel vi plej eble povas. REBEKKA Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer partopreni en tiajxo. KROLL Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne suficxe informigxas, Rosmer. Vi sidas cxi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajxoj. Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj cxio apartenanta al gxi. Sed la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedauxrinde. Vi ne imagas, kiel estas la stato ekstere en la socio. Turnigxis preskaux cxiuj konceptoj. Bezonigxas giganta laboro por ree forigi cxiujn tiujn erarojn. ROSMER Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi. REBEKKA Kaj mi ankaux opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antauxe. KROLL (en surprizo) Pli malfermaj? REBEKKA Jes, aux pli liberaj do. Pli senantauxjugxaj. KROLL Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi lasus vin logi de tia hazarda okazajxo, kiam la amas-estrantoj gajnis tempan venkon! ROSMER Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen sxajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrigxis iom pli da sendependeco en la pensojn de la unuopuloj. KROLL Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave eraras, mia amiko. Informigxu pri la opinioj, kiuj valoras inter la radikaluloj, kaj cxi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la sagxo predikata en "La Lumturo". REBEKKA Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco. KROLL Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi auxdas. Mi scias de fidinda fonto, ke li sercxas tauxgan kunlaboranton. REBEKKA Sxajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraux lin. KROLL Estas gxuste, kion
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  



Top keywords:

REBEKKA

 

Rosmer

 

ROSMER

 

sinjoro

 

sukcesas

 
malfermaj
 

laboro

 

opinias

 

ankaux

 

senpere


Cetere
 

sendependeco

 

pensojn

 

unuopuloj

 

eraras

 

estimas

 

Informigxu

 
radikaluloj
 

valoras

 

opinioj


okazajxo

 

hazarda

 

estrantoj

 

senantauxjugxaj

 

signifas

 

malforta

 
gajnis
 
tempan
 

sxajnas

 
lastaj

penetrigxis

 

politikon

 

venkon

 
malmulte
 

komprenas

 

Lumturo

 

gazeton

 

auxdas

 
fidinda
 

pliampleksigi


rmiloj

 

efektive

 

sercxas

 

tauxgan

 

gxuste

 

kontraux

 
starigas
 
kunlaboranton
 

Sxajnas

 

strange