FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian cxambron. SINJORINO HELSETH Bonan nokton, frauxlino. (Rebekka eliras kun sia krocxajxo dekstre.) SINJORINO HELSETH (malsxrauxbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) Jecxjo, -- Jecxjo. Tiu frauxlino West. Tiel kiel sxi foje povas paroli. DUA AKTO (Laborcxambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormocxambro. Fenestro dekstre, kaj antaux gxi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj sxrankoj cxe la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antauxe.) (_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segxo cxe la skribotablo. Li trancxas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie cxi kaj tie.) (Frapigxas sur la pordo maldekstre.) ROSMER (sen sin turni) Envenu. (_Rebekka West_ en matena robo envenas.) REBEKKA Bonan matenon. ROSMER (foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Cxu vi ion volas? REBEKKA Mi nur volas scii cxu vi bone dormis? ROSMER Ho, mi dormis senzorge kaj gxuinde. Neniujn songxojn --. (turnas sin) Kaj vi? REBEKKA Ho, dankon. Je matenveno --. ROSMER Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. Ho, estas vera bono, ke mi povis malkasxe diri miajn pensojn. REBEKKA Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer. ROSMER Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragxa. REBEKKA Nu, ne estis do vere malkuragxo -- ROSMER Jes, jes, -- kiam mi gxisfunde pripensas, estis ioma malkuragxo en gxi. REBEKKA Des pli kuragxe ke vi rompis. -- (eksidas cxe li sur segxo apud la skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, -- kaj espereble vi ne cxagrenigxu. ROSMER Cxagrenigxu? Kara, kiel vi pensas --? REBEKKA Jes, cxar estis iom memdecide de mi, sed -- ROSMER Nu, do auxdigu. REBEKKA Hieraux vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis kun li du -- tri liniojn al Mortensgard. ROSMER (iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis? REBEKKA Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri la malfelicxulo kaj helpus lin per kio eblus. ROSMER Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco de mi. Vi ja ko
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

ROSMER

 
REBEKKA
 
Rebekka
 

skribotablo

 
Rosmer
 
dekstre
 
Mortensgard
 

skribis

 

malkuragxo

 

foliumas


magazinon
 

matenon

 

Brendel

 

dormis

 
maldekstre
 
Jecxjo
 

HELSETH

 

SINJORINO

 

nokton

 
devinta

Johannes
 

frauxlino

 

pensojn

 

eksidas

 
Helseth
 

malkuragxa

 

malkasxe

 
komprenas
 

gxisfunde

 
silenti

pripensas
 

kuragxe

 

rompis

 

helpus

 

malfelicxulo

 
zorgus
 

servon

 

iomete

 

distanco

 
deziras

malhelpis

 

malkvieta

 

pensas

 

memdecide

 
Cxagrenigxu
 

cxagrenigxu

 

espereble

 
auxdigu
 

Hieraux

 

liniojn