dezirus.
BOLETTE
Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.
(_Bolette_ iras en la gxardencxambron fermante la pordon post si.
_Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la gxardeno
malantaux la domo.)
ARNHOLM
(kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --.
Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.
WANGEL
(eksidas) Jes, vi trovas.
ARNHOLM
Jes, estas ecx surprize pri Bolette. Ja ankaux pri Hilde. -- Sed nun
pri vi mem, kara doktoro. Cxu vi intencas logxi cxi tie vian tutan
vivdauxron?
WANGEL
Ho jes, estos tiel. Cxi tie mi naskigxis kaj bredigxis, kiel oni
diras. Cxi tie mi vivis felicxe kun sxi, kiu forpasis de ni tiel
frue. Sxi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.
ARNHOLM
Jes -- jes.
WANGEL
Kaj nun mi vivas cxi tie felicxa kun sxi, kiun mi ricevis anstatauxe.
Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.
ARNHOLM
Sed neniun infanon en via dua geedzigxo?
WANGEL
Ni ricevis knabeton antaux du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis
lin longe. Li mortis je la agxo de kvar . ..kvin monatoj.
ARNHOLM
Via edzino, sxi ne estas hejme hodiaux?
WANGEL
Jes, sxi certe baldaux venos. Sxi malsupreniris por preni banon. Sxi
nagxas cxiun tagon je cxi tiu tempo. En kiu ajna vetero.
ARNHOLM
Cxu pro iu malsano?
WANGEL
Ne vere malsano. Sed sxi estas strange nervoza la lastajn jarojn.
Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al sxi.
Sed bani sin en la maro estas kvazaux sxia kora gxojo, komprenu.
ARNHOLM
Tion mi memoras de pasinte.
WANGEL
(kun preskaux nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo,
kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.
ARNHOLM
Kompreneble. Sxi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaux ofte
renkontis sxin, kiam mi vizitis sxian patron en la lumturo.
WANGEL
Kredu, tiu tempo profunde stampis sxin. La urbanoj ne povas tion
kompreni. Ili nomas sxin "La sinjorino el la maro".
ARNHOLM
Cxu?
WANGEL
Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun sxi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm.
Estus vere bone por sxi.
ARNHOLM
(rigardas lin dubeme) Cxu vi havas veran kialon por tion opinii?
WANGEL
Certe jes.
VOCxO DE ELLIDA
(auxdata ekstere en la gxardeno dekstre) Cxu estas vi, Wangel!
WANGEL
(ekstaras) Jes, kara.
(_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda sxalo cxirkaux si kaj kun
malseka hararo disfalanta sur la sxultroj, venas el inter la arboj
cxe la lauxbo. _Lernejestro Arnholm_
|