on.
WANGEL
Sed, kara Ellida, kial vi revivigas cxion cxi? Funde ne estis mia
afero. Kaj mi ecx neniam demandis al vi, kiu li estas.
ELLIDA
Ne, vi ne faris. Vi cxiam estis konsiderema al mi.
WANGEL
(ridetas) Ho, en tiu cxi kazo --. Mi povus ja preskaux mem diri la
nomon.
ELLIDA
La nomon!
WANGEL
En Skjoldvik kaj tie cxirkauxe ne estis ja multaj inter kiuj diveni.
Aux, pli gxuste, estis nur unu sola --
ELLIDA
Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm.
WANGEL
Jes, cxu ne estis --?
ELLIDA
Ne.
WANGEL
Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.
ELLIDA
Cxu vi memoras, ke iam malfrue en la auxtuno granda usona sxipo venis
al Skjoldvik pro averio?
WANGEL
Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la sxipestron
mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.
ELLIDA
Jes, certe.
WANGEL
Kredeble la dua sxipisto mortigis lin.
ELLIDA
Neniu povas diri! Neniam malkasxigxis.
WANGEL
Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?
ELLIDA
Li ne dronigis sin. Li forvojagxis norden.
WANGEL
(surprizigxas) Kiel vi tion scias?
ELLIDA
(sin mem devigante) Jes, Wangel, -- cxar estas al tiu sxipsubestro,
ke mi -- fiancxinigxis.
WANGEL
(eksaltas) Kion vi diras! Cxu tio eblas!
ELLIDA
Jes, -- tiel estas. Estis kun li.
WANGEL
Sed je cxio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiajxon! Fiancxinigxi
kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomigxis?
ELLIDA
Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis
Alfred Johnston.
WANGEL
De kie li venis?
ELLIDA
De Finnmark, li diris. Sed li naskigxis en Finnlando. Enmigris kiel
infano -- kun sia patro, mi opinias.
WANGEL
Do kveno (= Logxanto en Finnmark el Suomio).
ELLIDA
Jes. Tiel ili ja nomigxas.
WANGEL
Kion pli vi scias pri li?
ELLIDA
Nur tion, ke li frue farigxis maristo. Kaj ke li faris longajn
vojagxojn.
WANGEL
Nenion alian?
ELLIDA
Ne. Ni ne parolis pri tiajxojn.
WANGEL
Pri kio vi do parolis?
ELLIDA
Pleje ni parolis pri la maro.
WANGEL
Ah --! Do pri la maro?
ELLIDA
Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la
maro dum brilaj suntagoj ni ankaux parolis. Sed pleje ni parolis pri
la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kusxas tie
sur la sxeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la
agloj kaj cxiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, --
cxu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis
|