Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni
eliros veladi.
BOLETTE
Cxu vi ne volas sidi?
ELLIDA
Ne, dankon. Ne sidi.
BOLETTE
(movigas sin sur la benko) Cxar estas suficxa loko.
ELLIDA
(cxirkauxiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.
ARNHOLM
La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.
ELLIDA
Ho, mi sentas min kore felicxa! Sekura! Sekura --. (rigardas
maldekstren) Kia granda vaporsxipo estas tiu venanta?
BOLETTE
(ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.
ARNHOLM
Gxi jxetas ankron apud la barelbuo. Cxu gxi kutimas halti cxi tie?
BOLETTE
Nur duonan horon. Gxi vojagxos pli internen en la fjordon.
ELLIDA
Kaj poste elen -- morgaux. Elen sur la grandan, vastan maron. Ecx
trans la maron. Imagu, -- kunvojagxi! Ho, se mi povus! Se mi povus!
ARNHOLM
Cxu vi neniam faris iom longan marvojagxon, sinjorino Wangel?
ELLIDA
Neniam. Nur etaj ekskursoj cxi tie en la fjordoj.
BOLETTE
(kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.
ARNHOLM
Nu, cxi tie ni ja vere havas nian hejmon.
ELLIDA
Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.
ARNHOLM
Ne sur la tero?
ELLIDA
Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimigxis vivi sur
la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun
estas. Pli bonaj kaj felicxaj.
ARNHOLM
Cxu vi vere tion kredas?
ELLIDA
Jes, mi miras cxu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel
pri tio --
ARNHOLM
Nu, kaj li --?
ELLIDA
Jes, li pensas, ke eble estus.
ARNHOLM
(sxerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la
malgxusta vojo kaj farigxis teruloj anstataux maraj estajxoj.
Cxiuokaze estas certe nun tro malfrue gxustigi la eraron.
ELLIDA
Jes, vi jen diras bedauxrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj
suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton
kaj malgxojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian
plej profundan kauxzon. Jes, -- kredu min.
ARNHOLM
Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj
estas tre malgajaj. Kontrauxe sxajnas al mi, ke la plimulto rigardas
la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia
gxojo.
ELLIDA
Ho ne, tiel ne estas. Tiu gxojo -- gxi estas kiel nia gxojo pro la
longa, hela somera tagnokto. Gxi kunportas la rememorigon pri la
venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo jxetas sian ombron sur la
homan gxojon, -- kiel la drivanta nubo jxetas sian ombron sur l
|