vaporsxipo. Cxar estas
la lasta fojo ke gxi venas cxi-jare. Sed se vi volas gxui la muzikon,
vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi
ne povas auxdi kion vi diras!
(_Ellida_ kun sxalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de
doktoro _Wangel_.)
WANGEL
Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraux havas abundan
tempon.
ELLIDA
Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.
BALLESTED
(ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan
vesperon, sinjorino!
WANGEL
(rimarkas lin) Ho, cxu estas vi? Cxu estu muziko ankaux cxi-nokte?
BALLESTED
Jes. La "Korn-asocio" intencas auxdigi sin. Ne mankas festaj
okazajxoj nuntempe. Cxi-nokte okazos por la anglo.
ELLIDA
La anglo! Cxu gxi jam vidigxas?
BALLESTED
Ankoraux ne. Sed gxi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Gxi
povas veni antaux ol ni atentas.
ELLIDA
Jes, -- gxuste tiel estas.
WANGEL
(duone al _Ellida_) Cxi-nokte estas la lasta vojagxo. Kaj gxi neniam
plu revenos.
BALLESTED
Malgxojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al gxi faru
honoron. Ho jes, ho jes! Baldaux finigxos la gxojiga somera tempo.
Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel dirigxas en la tragedio.
ELLIDA
Cxiuj markoloj fermitaj, -- jes.
BALLESTED
Malgxojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum
semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes,
komence, mi pensas. Cxar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi
sin, sinjorino Wangel. Jes, gxuste kion ili povas.
(Li salutas kaj foriras maldekstren.)
ELLIDA
(rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga strecxo! Tiu cxi
ekscita duona horo antaux la decido.
WANGEL
Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?
ELLIDA
Mi _devas_ mem paroli kun li. Cxar estas ja en libereco, ke mi faru
mian elekton.
WANGEL
Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne
permesas al vi.
ELLIDA
La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos
malpermesi al mi forvojagxi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel
elektos. Vi povos reteni min cxi tie per forto. Kontraux mia volo.
Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, --
elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne
povos malhelpi.
WANGEL
Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.
ELLIDA
Kaj mi ja havas nenion por kontrauxstari! Cxi-hejme estas ja nenio,
kio allogas kaj ligas min. Mi est
|