i ke ekzistas ege multo, -- kaj
tamen neniam konatigxi kun gxi? Pripensu, Bolette.
BOLETTE
Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm.
ARNHOLM
Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa
kaj sola en la mondo. Aux eble devante vin doni al alia viro, -- kiun
vi -- eble -- ankaux ne amas.
BOLETTE
Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed
tamen --! Aux eble tamen --?
ARNHOLM
(rapide) Nu!
BOLETTE
(rigardas lin dubeme) Cxu eble tamen ne estus neeble --.
ARNHOLM
Kio, Bolette!
BOLETTE
Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis.
ARNHOLM
Cxu vi pensas, ke vi tamen povus lauxvole --? Ke vi tamen povus
permesi al mi la gxojon helpi vin kiel fidela amiko?
BOLETTE
Ne, ne, ne! Neniam tio! Cxar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro
Arnholm, -- do prefere prenu min.
ARNHOLM
Bolette! Vi tamen volas!
BOLETTE
Jes, -- mi opinias -- ke mi volas.
ARNHOLM
Vi do tamen volas farigxi mia edzino!
BOLETTE
Jes. Se vi dauxre opinias, ke -- ke vi devas preni min.
ARNHOLM
Se mi opinias --! (kaptas sxiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon,
Bolette! Kion vi alie diris, -- via antauxa dubemo, -- tio ne timigas
min. Se mi ankoraux ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni
gxin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!
BOLETTE
Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi
promesis al mi.
ARNHOLM
Jen al kio mi restas.
BOLETTE
Kaj mi povos lerni cxion, kion mi sxatas.
ARNHOLM
Mi mem estu via instruisto. Kiel antauxe, Bolette. Memoru la lastan
jaron en la lernejo --.
BOLETTE
(silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni
en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne
antauxtimi pro la stulta enspezo --.
ARNHOLM
Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- cxu ne, kara
Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Cxu?
BOLETTE
Jes. Efektive estas. Gxuste kaj vere.
ARNHOLM
(metas la brakojn cxirkaux sxian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece
kaj agrable ni cxion arangxu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj
intime ni du kunvivu, Bolette!
BOLETTE
Jes, ankaux mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio cxi eblos.
(rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!
ARNHOLM
Kio estas, kara?
BOLETTE
Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie.
ARNHOLM
Via patro --?
BOLETTE
Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.
ARNHOLM
Nu, Lyngstrand.
|