FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
. Sur la benko kusxas kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambaux kun fisxkaptiloj, iras laux la bordo de la lageto.) HILDE (faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan. LYNGSTRAND (ekrigardas) Kie gxi staras? HILDE (montras) Cxu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaux kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj fortimigos ilin por ni! BOLETTE (ekrigardas) Kiu venas? HILDE Via cxefinstruisto, panjo! BOLETTE Mia --? HILDE Jes, mia li, je Dio, neniam estis. (_Cxefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.) ARNHOLM Cxu estas nun fisxoj en la lageto? HILDE Jes, nagxas kelkaj tre maljunaj karasioj. ARNHOLM Cxu, la maljunaj karasioj dauxre vivas? HILDE Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn. ARNHOLM Vi devus prefere provi en la fjordo. LYNGSTRAND Ne, la lageto -- gxi estas kvazaux pli mistera, por tiel paroli. HILDE Jes, cxi tie estas pli ekscite. -- Cxu vi nagxis hodiaux? ARNHOLM Gxuste. Mi rekte venas de la banejo. HILDE Vi tenis vin en la baseno, cxu? ARNHOLM Jes, mi ne estas lerta nagxisto. HILDE Cxu vi povas nagxi surdorse? ARNHOLM Ne. HILDE Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laux la lageto dekstren.) ARNHOLM (proksimigxas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette? BOLETTE Ho, jes, tion mi plej ofte faras. ARNHOLM Via patrino ne estas en la gxardeno, cxu? BOLETTE Ne, eble sxi promenas kune kun patro. ARNHOLM Kiel sxi fartas nun posttagmeze? BOLETTE Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi. ARNHOLM Kiajn librojn vi havas tie? BOLETTE Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio. ARNHOLM Cxu vi sxatas tiajn legajxojn? BOLETTE Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado. ARNHOLM Sed cxu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- cxu sxi ne helpas vin? BOLETTE Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel dauxris poste. ARNHOLM Sed la saman deziron legi vi dauxre havas. BOLETTE Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Cxar cxi tie ni ja vivas tute ekster cxio. Nu, proksimume, do. ARNHOLM Sed kara Bolette, ne parolu do tiel. BOLETTE Ho jes. Sxajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo esta
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:
ARNHOLM
 

BOLETTE

 
lageto
 

Bolette

 
patrino
 
karasioj
 
Lyngstrand
 

mastrumado

 

helpas

 

dauxre


fjordo

 

maljunaj

 

LYNGSTRAND

 

ekrigardas

 

kelkaj

 

libroj

 

proksimume

 

librojn

 

pridemandi

 

forgesis


alimaniere

 

gxardeno

 

fartas

 

parolu

 
Sxajnas
 
promenas
 

posttagmeze

 

deziron

 

dauxris

 

jarojn


utilaj

 
sxatas
 
geografio
 

ekster

 

botaniko

 

legajxojn

 

tempon

 

paroli

 

rigardas

 
arbojn

ankaux
 
rigardu
 

fortimigos

 

neniam

 
Cxefinstruisto
 

cxefinstruisto

 

montras

 

ambaux

 

fisxkaptiloj

 
kudrilujo