FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  
li iras tien kaj cxi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj. ARNHOLM Cxu estas vi kiu deziras tian arangxon? ELLIDA Mi opinias, ke cxiuj partoj kontentigxas per tiu arangxo. Ni povas ja jxeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion por diri. ARNHOLM (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam --. ELLIDA Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie. ARNHOLM Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, cxar via patro laux li baptigis vin per sxipnomo kaj ne per kristana homa nomo -- ELLIDA Jes, kaj kiel do? ARNHOLM Mi tute ne estus kredinta renkonti vin cxi tie kiel sinjorino Wangel. ELLIDA Ne, cxar tiam Wangel ja ankoraux ne estis --. Tiam ja ankoraux vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino -- ARNHOLM Nu jes, jes. Sed ecx se tiel ne estus --. Ecx se li estus libera kaj ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel. ELLIDA Ankaux mi ne. Vere neniam -- tiam. ARNHOLM Wangel estas ja gxentila. Honesta. Kore bonvola al cxiuj homoj -- ELLIDA (varme kaj kore) Jes, li vere estas! ARNHOLM -- sed sxajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi. ELLIDA Vi pravas. Li ja estas. ARNHOLM Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis! ELLIDA Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni ecx eron el tio. ARNHOLM Hm --. (iomete pli mallauxte) Cxu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana pasxo, -- al kiu mi lasis min ravi. ELLIDA Ne. Cxu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio al kio vi aludas. ARNHOLM Mi gxojas. Cxar premis min la penso ke -- ELLIDA Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe sxatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere. ARNHOLM Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia forvojagxo? ELLIDA Mi pensis, ke eble dolorigus al vi auxdi ion de iu, kiu -- kiu ne povis proksimigxi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte resxiri ion embarasan, mi pensis. ARNHOLM Hm --. Jes, jes, vi certe pravas. ELLIDA Sed kial vi mem neniam skribis? ARNHOLM (rigardas sxin kaj ridetas duone riprocxe) Mi? Fari la komencon? Eble suspektigi min por
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  



Top keywords:
ARNHOLM
 

ELLIDA

 
Wangel
 

neniam

 
ekstere
 
patrino
 
okazis
 

ankoraux

 

pravas

 

skribis


aludas

 

pensis

 

mallauxte

 

konfidis

 

kompreneble

 

demandu

 

Arnholm

 

aferon

 

kapablas

 

klarigi


iomete

 

kompreni

 

kapablus

 

percepti

 
deziris
 
resxiri
 

proksimigxi

 

dolorigus

 

embarasan

 

komencon


suspektigi

 
riprocxe
 
rigardas
 

ridetas

 

forvojagxo

 

gxojas

 

premis

 

vorton

 

pensus

 
Neniun

bezonas
 
malsimila
 

Dankon

 

fidela

 
sxatis
 

knabinoj

 

lokojn

 

Ekstere

 

Skjoldvik

 
frekventis