oly
men a couple of asses" ("_Ni sendos du azenojn al tiuj cxi
sanktuloj._")
Kiam la monarhxo estis eniranta en sian veturilon, la monahxo, kiu
komprenis tiun cxi frazon, respekte diris: "Mi antauxmetas alian
peton, Via Regxo Mosxto. Cxu Vi permesos ke ni donu al tiuj cxi du
novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?"
II. Foje, cxe la cxiujara ekzameno en unu el la cxefaj lernejoj en
Dorsetshire, lerta knabo demandigxis de la direktoro:--
"Cxu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de
malvarmeco?"
"Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu cxi kuntirigas."
"Nu, mia knabo, vi bone respondis. Cxu vi ankaux povos doni al mi
ekzemplon?"
"En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la
plej mallongaj."
MALTAJ PROVERBOJ.
1. Kisu la manon, kiun vi deziras trancxota.
2. Ne estas rozoj sen dornoj.
3. Oni ne mezuras homojn per piedoj.
4. La aero havas sian okulon, kaj la muro havas sian orelon.
5. La bovon oni ligas per liaj kornoj, la homon per lia vorto.
6. Tiu, kiu acxetas fisxojn en la maro, mangxos ilin putraj.
7. Nova najlo formetas la malnovan.
8. Pli forta estas la parolo de Maltano, ol la parolo de la regxo.
(8108).
FABLOJ.
_La Lupo kaj la Sxafido (La Fontaine, Libro 1, fablo X)._--La rajto
de la plej forta estas cxiam la plej bona. Ni tion volas montri tuj.
La sxafido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu
sercxis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn.
"Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkajxon?" diris tiu besto
furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego."
"Sinjoro majesto," respondis la sxafido, "Via Lupa Mosxto ne
kolerigxu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek
pasxojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian
trinkajxon."
"Ci malpurigas gxin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci
de mi malbone parolis pasintan jaron."
"Kiel mi estus gxin farinta, cxar mi ne estis naskita; mi ankoraux
mamnutrigxas je mia patrino."
"Se ne estas ci, estas do cia frato."
"Mi havas nenian."
"Estas do iu el la ciaj; cxar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj
pasxtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas vengxi min."
Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj mangxis gxin
sen alia procesformo.
_Tradukis_ H. Boucon.
_La Vulpo kaj la Leono (Esopo)._--Vulpo, kiu neniam gxis tiam vidis
leonon, estis
|