xoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema,
sxi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan
fantomaron.
Fermante la okulojn, mi revidas sxin; kaj denove mi auxdas la
ridantan belan vocxon: "Ho! Malsagxuloj, kion vi timas? Estas nenio
tie cxi." Tiam per mokema vocxo sxi aldonas: "Se la Viro Verda vere
ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi.
Ho, terurajxo! Kiel respondo je sxiaj vortoj, en la cxambro aperas la
Viro Verda mem.
Sammomente la pordo bruege fermigxis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino
restas vizagxo je vizagxo kaj mi vidas kvazaux rebrilatan do sxiaj
vangoj la verdecon de lia antikva vesto.
Kvankam treege paligxinta, sxi tamen per kuragxa mieno gxentilege lin
salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la
manon, kaj kiel ensorcxata, sxi gxin prenis.
Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova.
Tiam, por tiel diri, mi vekigxis el la songxo, kaj rapidas
alproksimigxi. Sed mi estas lama, kaj marsxas nur tre malrapide.
Antaux ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaux malaperas en la
muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino
estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi
trovis nur la nerompitan suprajxon de la nigraj enkadrajxoj....
Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kasxitan pordon.
En la dikajxo de la muro estas mallargxa tunelo, kaj flanke de gxi ni
trovis la korpon de la Sinjorino...."
"Cxu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo
silentigxis.
"Je la momento mi ja kredas tion, sed sxi nur svenis. Oni venigis la
kuraciston, kaj li trovas sxin babilantan pri la Viro Verda. Febro
sxin atakas, kaj sxi iom frenezigxas. "La krizo estos post tri
tagoj," diris la kuracisto. "Sxi tiam havos sian plenan sencon, kaj
se oni povos prezenti al sxi senduban pruvon ke la sxajniganta
fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, sxi rapide
resanigxos. Sed se sxi ankoraux kredos ke sxi vidis veran fantomon,
certege sxi mortigxos."
Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni cxiuj amas la
Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al
vi pri tio cxi?"
"Tuj mi gxin diros al vi," li respondis. "Cxe tiu tempo ni havis tre
kleran pregxejoteniston, veran konantulon pri cxiuj malnovaj
legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj,
malferminte tiun cxi antikvan keston
|