o, vin--al sxi malobeintan--
Enfermis en fendajxon de pinarbo.
Nu! tie vi suferis dekdu jarojn;
Dum tiu tempo Sikorakso mortis,
Lasinte vin por gxemi, akre krii,
Rapide, muelile, tra la ventoj!
Ankoraux estis la insul' senhoma,
Krom bestoforma la sorcxistinido....
Arielo.-- Gxi estas Kalibano.
Prospero.-- --Bestegulo!
Lin dresis mi por la domoservado--
Sencxesaj, dume, krioj viaj kauxzis
Kriegi lupojn, ecx kortusxis ursojn....
Infera turmentego! Sikorakso
Gxin povis ne forigi.--Sed mi venis,--
Auxdinte vin, la pinon oscedigis ...
Magie mi vin savis.
Arielo.-- Dankon, mastro!
Prospero.--Se nun vi remurmuros, mi tuj fendos
Trunkegon kverkan kies tuberajxoj
Englutos vin por krii dekdu vintrojn!
Arielo.-- Pardonu, mastro; mi estos obea,
Kaj spiritajxon mian de nun faros
Gxentile.
Prospero.-- Agu tiel; post du tagoj
Vi liberigxos.
Arielo.-- Nobla mastro mia!
Mi kion faros? kion? diru, kion?
Prospero.--Foriru; mara nimfo vi farigxu,
Sed, krom por mi, por cxiuj nevidebla.
Rapidu gxis vi estos tiaforma,
Kaj tien cxi revenu! (_Malaperas Arielo_).
(_Lauxte al Mirando_). Kara koro!
Mirando, vi vekigxu! ho! vekigxu!
Bonege jam vi dormis; nun, vekigxu!
Mirando.-- Rakonto stranga via al mi kauxzis
Profundan dormon.
Prospero.-- Tion de vi skuu.
Nun, iru ni viziti Kalibanon:
Neniam li respondon bonan donas.
Mirando.-- Li terurega estas malbonulo:
Ne amas mi lin vidi.
Prospero.-- Sed, filino,
Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi,
Alporti lignon, kaj balai cxambron,
Utila certe estas--Kalibano!
Ho, sklavo, sxlimo, kie vi kasxigxis?
Kalibano.--(_El interne_) Lignaro jam interne estas.
Prospero.-- Venu!
Alian faron tuj mi al vi donos:
Testudo, venu!
(_Reaperas Arielo akvanimfoforma_).
Bele, Arielo;
(_Mallauxte_) Auxskultu bone.
Arielo.-- Faros mi, sinjoro! (_malaperas_).
Prospero.--Venena sklavo, sorcxa diablido,
Tuj venu tien
|