skribas leterojn en Esperanto.
Certe, ili preferas Esperanton antaux Franc-aux-German-lingvoj,
kvankam ni instruas tiujn cxi per la metodoj modernaj kaj
interparoladaj.
* * *
Dro. Zinovjev afable skribis el Alusxta, Rusujo, la sekvantan:
Kara Sinjoro,--The Esperantist, per sia diversema
kaj viva karaktero, promesas farigxi la plej interesa inter
Esperantaj jxurnaloj. La sortoj de Esperanto (kies ano kaj servisto
mi farigxis de la tempo de gxia naskigxo) prezentas sin al mi
garantitaj de kiam ili falis en fortaj manoj de Angloj kaj
Amerikanoj. Inter diversaj demandoj ondigantaj la homaron, mi
preskaux ne trovas pli belan, pli seriozan, kaj ampleksan, ol tiu de
lingvo internacia. Gloro, lauxdo kaj kunsento al tiuj, kiuj varbigxis
je nobla servado al gxi. Akceptu ateston de miaj vere simpatiaj
sentoj.
* * *
La unua raporto de la Grupo Esperantista en Le Havre jxus
eldonigxis, kaj enhavas longan priskribon pri la vizitoj de alilandaj
Geesperantistoj dum la lasta jaro. Tiuj cxi, oni diras, plene atestis
je la elparolebleco de Esperanto.
Kompreneble ni cxiuj esperas ke la interparolado de la lingvo inter
anoj de diversaj landoj baldaux farigxos cxiutaga afero, sed,
nuntempe, ni danke akceptas la kritikon de niaj sindonemaj Havraj
gesamideanoj, kiuj eble havas la plej grandan sperton el cxiuj pri
tiu cxi demando.
* * *
Sro. de Beaufront skribis al Sro. Motteau pri la Esp-Ang. Vortaro:
Kara Amiko,--Grandegan gxojon donas al mi la apero de via
Vortaro, cxar, kiel vi scias, mi cxiam diris kaj ripetis, ke la
Angloj estos por ni forto netaksebla.
Nun ili estas armitaj kaj, cxar mi konas ilian karakteron, mi tre
bone scias, ke ili senhalte, potence kaj ecx mirinde kunhelpados al
la triumfo de nia ideo, kiam ili gxin konos ankoraux pli bone.
Tre koran dankon pro via verko bonega kaj klarega.
(_Sro. Motteau afable permesis ke mi enpresigu tiun cxi interesan
kritikon pri la bona verko.--Red._).
* * *
La Grupo Esperantista de Algxero kaj de la Norda Afriko intencas
organizi karavanon por cxirkaux tridek cxiulandaj turistoj. Tiu
karavano vizitus la plej interajn lokojn kaj pejzajxojn en Algxero,
kaj estus bona pruvo pri la facileco de interparolado de Esperanto
inter personoj de diversaj lingvoj.
La karavano okazos cxirkaux la monato Majo, kaj kostus, mara transiro
(per Marseille) enhavanta, de 500 gxis 600 frankoj, laux la klaso de
la mara vojagxo (L20-L24).
Detalaj sciigoj es
|