ia
krono al la pinto.
Poste venas la Parolanto vestita per sia belega Robo. Kune kun li
eniras Pastro. Kion faras tie cxi pastro? mi ekpensis. Oni fermis la
pordon kaj la du viroj sidigxas. La tuta Cxambrego silentigxas. La
Membroj levigxas, la Pastro komencas Diservon, konsistanta el pregxoj
por Dia helpo, por la Regxo kaj Regxino, kaj la Patro Nia.
Vere estas tre solene.
La pordo denove malfermigxas, kaj enrapidas multe da Membroj, cxar
nun estas la tria kaj duono, kaj la Demandoj komencigxas je tiu cxi
horo. Kiam la Kontrauxmetuloj proponas demandojn, la aliaj ofte multe
amuzigxadas. La Irlandanoj donas la plimulton da sxercoj. Jen unu el
la sxajne enuigaj vizagxoj limigxas, kaj Membro kviete antauxeniras
al la tablo kaj, per malmultaj vortoj kontrauxdiras, aux eble
klarigas la proponojn. Eble oni ridos je li, eble oni aplauxdos.
Post unu horo, la _Cxambro_ eniras en komitaton. La Parolanto kvitas
sian segxegon, la Bastono estas sub tablo metita, kaj nun komencigxas
la gxenerala diskutado.
Forgesinte la kapdoloron, nur la memoro, ke la vagonaro min atendas,
fortiras min noktomeze, kaj mi lasas niajn legxfarantojn ankoraux
diskutantajn.
GXIS LA REVIDO.
La Redaktoro deziras sendi koregan dankesprimon al la multaj
Gesamideanoj, kiuj afablege plezurplenigis lian libertempon. Laux
la peto de multaj legantoj, li skribos mallongan skizon pri sia
pro-Esperanto vojagxo, en la Maja numero.
DIVERSAJXOJ.
Kara Sinjoro,--Mi plezure legis en la Februara Numero de
The Esperantist leteron de Esperantisto 4686 pri instruado
de Esperanto al geknaboj. Mi devas sciigi vian estimatan
korespondanton, ke ekzistas nun jam de kelka tempo ekmovado
Esperantista inter junuloj.
Por kuragxigi ilin al la lernado de nia lingvo estis fondita de Svisa
instruisto, Sro. Ducommun, internacia korespondado de gejunuloj, kiu
nun havas korespondantojn en diversaj landoj. La junaj Esperantistoj
tiel perfektigxas en la lernado de la lingvo, konatigxas kun
alilandaj samagxuloj, kaj povas intersxangxi kun siaj malproksimaj
amikoj posxtkartojn, signojn, fotografajxojn, k.t.p.
Mi plezure sendos pluajn sciigojn laux peto.--Via,
H. Hodler,
9 Av des Vollandes, Geneva.
* * *
Pri tiu cxi letero, ni ankaux ricevis alian respondon de Angla
Instruisto:
Kara Sinjoro,--La knaboj interesigxas treege je la lingvo,
kaj, kvankam mi ne estas povinta arangxi multe da tempo por gxi, ili
faradas bonan progreson, kaj jam
|