et at (something)--elakiri; away--foriri, forkuri.
To get back--reveni; back (one's expenses)--rericevi.
To get down--deiri, malsupreniri; in--eniri.
To get off--eliri (el), foriri (de), lasi.
To get on (in learning)--progresadi.
To get on (in business)--sukcesi.
To get on (in health)--sani.
To get out--eliri, foriri; upon (a horse)--supreniri (cxevalon).
(8). Expressions.
He got run over by a horse--Cxevalo lin piede subpremis.
He wants to get talked of--Li deziras ke oni parolu pri li.
Get on with your work and never mind what I am doing--Dauxrigadu
vian laboron, kaj ne zorgu pri tio kion mi faras.
Note.--In all cases when "to go" is used with the same meaning
as to get, the translation would be the same as in the above.
_E.g._--To go across--trairi.
LA IMPRESO KIUN FARIS JE MI LA PARLAMENTEJO.
Originale verkita de E. A. Lawrence.
Post multaj tagoj mi ricevis mian bileton. La lokoj estas malmultaj
kaj mi devis longe atendi, sed fine mi ja havis la tiel deziritan
okazon, sed, Ho ve! mi havas teruran kapdoloron. Tamen mi decidis
cxeesti.
Prezentante min cxe la pordego, ne estis necese ke mi demandu la
vojon, cxar, estante frauxlino, policano demandis: "Cxu vi sercxas la
Galerion de Sinjorinoj?" Mi jesis, kaj li kondukis min al komforta
levilo, kiu min levigas tri aux kvar etagxojn, al la supra Galerio.
Tie cxi trovigxis kelkaj Sinjorinoj, atendantaj, sur benkoj sidantaj,
ekster la sxlosita pordo de la _Sankta Kagxo_--ne ekzistas alia nomo
por gxi--de kie la beletaj birdoj aux aliaj povos rigardadi, tra la
ferme plektataj baroj, siajn amikojn de la privilegiita sekso, kiuj
klopodas pri la regadaj zorgoj.
Mi estis tre felicxa, cxar mi povis iri tute proksime al la baroj,
kaj mi vidis grandan altan Cxambregon. Longa, librokovrita tablo
trovigxis en la centro.
Sidejoj estis arangxitaj en longaj vicoj, ambauxflanke de la
cxambrego. La registara partio okupis tiujn je la dekstra flanko, kaj
la Kontrauxmetuloj estis je la alia.
Je unua vidigxo, niaj legxfarantoj ne sxajnas esti tre okupaj; tie
cxi sidas unu, kun cxapelo klinigita super la frunto, kvazaux li
kviete dormetas post la tagmangxo; tie staras du aux tri
kunparolantaj.
Subite la pordo malfermigxas, kaj oni auxdas per forta vocxo
elkriata: _La Parolanto_ (The Speaker).
Baldaux eniras la Bastonportanto (Mace Bearer) per velura pantaloneto
kaj nigraj strumpfoj vestita. Li portas la gloran Bastonon, kun gx
|