FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   >>  
, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaux ducent jaroj: _Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo._ Laux metio, la pregxejotenisto estis ankaux lignajxisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Gxi trovigxis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (_ulex europaeus_). Alveninte mi vidis malgrandan konstruajxon de du etagxoj; la unua el briko, kie la lignajxisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed gxi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis gxuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna sxtuparo. Suprenirinte, mi trovis tie la lignajxiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Sxajnis al mi ke la lignajxisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema. Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignajxisto rigardis min, kaj laux la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:--_la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaux la okuloj de frenezegulo._ Mi ne scias cxu mi perfekte konservis la sxajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara vocxo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaux mi revenos. Tiam mi adiauxis kaj per malrapida pasxo mi malsupreniris la sxtuparon. Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj cxizilo, per tre forta mano jxetita, preskaux frotis mian vangon. Ekrigardante malantauxen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizagxon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi. Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restarigxas, ankoraux faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj. Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignajxisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego jxetante sin sur min. Iafoje la muso sin savas! Dum la lasta rulado ni alproksimigxis malgrandan grenejon. Gxi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna sxtuparo, la dekstra flanko tusxanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna platajxo, kie trovigxas pordo. Gxi estis tute neuzita kaj
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   >>  



Top keywords:

lignajxisto

 

okuloj

 

komencis

 

junulo

 
laborejo
 

sxtuparo

 

malgrandan

 

arbetoj

 

ankaux

 

vizagxon


malsupreniris

 

rapidas

 

restarigxas

 
ankoraux
 
revenos
 
adiauxis
 

malrapida

 

sxtuparon

 

faletas

 

malantauxen


cxizilo

 

Ekrigardante

 

jxetita

 
faletis
 

preskaux

 

vangon

 
freneza
 
kriego
 

eniras

 
frotis

kampon
 

saltantan

 
frenezegulon
 

eksonas

 
lamulo
 

alproksimigxis

 

grenejon

 
eterne
 

fotografata

 

rulado


jxetante

 
Iafoje
 

malgranda

 

kondukis

 
platajxo
 

trovigxas

 

neuzita

 

brikan

 
dekstra
 

flanko