paroleti pri "nova
lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis
malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antauxvidante nur
mokojn kaj persekutojn, mi decidis kasxi antaux cxiuj mian laboron.
Dum kvin kaj duono da jaroj de mia estado en universitato, mi neniam
parolis kun iu pri mia afero. Tiu cxi tempo estis por mi tre
malfacila. La kasxeco turmentis min; devigita zorgeme kasxadi miajn
pensojn kaj planojn mi preskaux nenie estadis, en nenio
partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de
studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en
la societo, sed sentis min la fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de
tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajxo en la lingvo,
prilaborata de mi. Unu el tiuj cxi versajxoj ("Mia penso") mi metis
poste en la unuan eldonitan de mi brosxuron; sed al la legantoj, kiuj
ne sciis, cxe kiaj cirkonstancoj tiu cxi versajxo estis skribita, gxi
eksxajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.
Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj
mi havis suficxe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi sxajnis, ke
la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon,
skribis en gxi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi,
ke tio, kio sxajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraux ne preta
praktike.
Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxigi, korekti kaj radike
transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis kaj
malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj en
mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel
ekz. la universala prepozicio "je," la elasta verbo "meti," la
neuxtrala, sed difinita finigxo "aux" k.t.p. kredeble neniam enfalus
en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj sxajnis al mi ricxajxo,
montrigxis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis
forjxeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.
En la jaro 1878 al mi sxajnis, ke estas al la lingvo suficxe havi
gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo
mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraux ne suficxe bone gxin
posedas; la praktiko do cxiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la
lingvo bezonas ankoraux ian nekapteblan "ion," la kunligantan
elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan
"_spiriton_."
Mi komencis tiam evitadi lauxvortajn tradukojn el tiu aux alia lingvo
kaj penis rekte _pensi_ en la lingvo neuxtrala.
|