Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj cxesas jam esti
senfundamenta ombro de tiu aux alia lingvo, kun kiu mi havas la
aferon en tiu aux alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton,
sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan
fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam
mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.
Ankoraux unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian
publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu
problemo, kiu havas grandegan signifon por neuxtrala lingvo. Mi
sciis, ke cxiu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam,
kiam la tuta mondo gxin akceptos; tial mi ne povas gxin akcepti gxis
tiam, kiam gxin akceptos la tuta mondo." Sed cxar la "mondo" ne estas
ebla sen antauxaj apartaj "unuoj," la neuxtrala lingvo ne povis havi
estontecon gxis tiam, kiam prosperos fari gxian utilon por cxiu
aparta persono sendependa de tio, cxu jam estas la lingvo akceptita
de la mondo aux ne.
Pri tiu cxi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj
alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antauxe ilin akceptu, kaj
donas al tute nededicxita adresato la eblon kompreni cxion skribitan
de vi, se vi nur transdonas al la adresato la sxlosilon--alkondukis
min al la penso arangxi ankaux la lingvon en la maniero de tia
"sxlosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed
ankaux la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu cxi
sxlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la
tute nededicxita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian
Esperantan leteron.
Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun
mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis
la manuskripton de mia unua brosxuro ("D-ro Esperanto. Lingvo
internacia. Antauxparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis sercxi
eldonanton. Sed tie cxi mi la unuan fojon renkontis la maldolcxan
praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraux
multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane sercxis
eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian
brosxuron por eldono kaj fine--rifuzis.
Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan
brosxuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaux tio
cxi; mi sentis, ke mi staras antaux Rubikono kaj ke de la tago, kiam
aperos mia brosxuro, mi jam ne havos la eblon
|