as la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante,
ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da
literoj. Mi diris al mi, ke anstataux ia 11-litera "interparoli" ni
tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa."
Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed
facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al cxiu el ili mi donis la
signifon de difinita vorto (ekz. _a_, _ab_, _ac_, _ad_, ... _ba_,
_ca_, _da_, ... _e_, _eb_, _ec_, ... _be_, _ce_, ... _aba_, _aca_,
... k.t.p.).
Sed tiun cxi penson mi tuj forjxetis, cxar la provoj kun mi mem
montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile
ellerneblaj kaj ankoraux pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi
konvinkigxis, ke la materialo por la vortaro devas esti
Romana-Germana, sxangxita nur tiom, kiom gxin postulas la reguleco
kaj aliaj gravaj kondicxoj de la lingvo. Estante jam sur tiu cxi
tero, mi baldaux rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan
provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al
cxiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia--kaj
mi kompreneble utiligis tiun cxi trezoron.
En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter
la tiama _lingwe uniwersala_ kaj la nuna Esperanto estis ankoraux
granda diferenco. Mi komunikis pri gxi al miaj kolegoj (mi estis tiam
en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de
la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo,
kaj komencis gxin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni cxiuj kune
solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu cxi festo estis
paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies
komencaj vortoj estis la sekvantaj:
"Malamikete de las nacjes
Kado, kado, jam temp' esta!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba."
(En la nuna Esperanto tio cxi signifas: "Malamikeco de la nacioj
falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigxi
devas").
Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kusxis kelkaj tradukoj
en la nova lingvo.
Tiel finigxis la unua periodo de la lingvo.
Mi estis tiam ankoraux tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj
mi decidis atendi ankoraux 5-6 jarojn kaj dum tiu cxi tempo zorgeme
elprovi la lingvon kaj plene prilabori gxin praktike. Post duonjaro
post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj
disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis
|