n mi surmetis,
Per tuta prepareco!
Mi, vir' kaj militisto!
Vivu la libereco!
Militi mi ne iros
Kontraux patrujaj bandoj!
Sed la fremdulojn peli
El la Italaj landoj.
De longe per tiranoj
Ni estas suferantaj;
Mi iras Lombardion
Kontraux la subpremantoj.
Ho! la pasioj estas
Teruraj; sed la morto
Por gajni liberecon
Estos belega sorto.
Kun tiom da aliaj
Mi ankaux mortos--eble--
Sed ne maltrankviligxu!
Mi mortos honoreble.
Se mankus la novajxoj
Pri via vir' amanta,
Per kuglo mortigita,
Ne estu sopiranta.
Mi ne vin lasos sole;
Cxar restos la trezoro;
Kaj li sin konsolados;
La fil' de mia koro.
Jen! la trumpet'! l'armeo.
Foriras; ne min tenu!
Al filo kison donu,
Kaj libereco venu!
LA VIRO VERDA.
Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon).
Estis en la pregxejo de malgranda vilagxo, ke mi renkontis la
lamulon.
Mi ekzamenadis iom atente la eksterajxon de bela antikva kesto.
Subite li diris: "Tiu cxi kesto cxiam rememorigas al mi la plej
strangan episodon de mia vivo:--tiel stranga, ke mi timas gxin
rakonti, cxar mi estas preskaux certa, ke neniu povos gxin kredi."
Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo.
"Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda
cxambrego. De longe oni nomas gxin 'La Fantoma Cxambro,' cxar oni
diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni
donas al li la nomon de 'La Viro Verda.'"
La muroj estas de grandega dikegeco, cxar la kastelo estas tre, tre
antikva; enkadrajxoj el nigra kverko tute kovras kaj kasxas tiujn cxi
murojn. La netapisxita planko estas el la sama materialo, kaj antaux
kelkaj jaroj oni tute malplenigis la cxambregon je la meblaro. La
pordo trovigxas cxe unu ekstremajxo de la cxambro, kaj enirinte, oni
havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la
densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo,
cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonsxildoj.
Cxambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek cxambregon pli
konvenan por tia vizitanto.
Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la cxambregon, sed,
kiam komencigxas la historio, mi estas cxe la flanko plej malproksima
de la pordo.
Subite mi auxdis cxu argxentan sonorilon?
Ne pli klara kaj pura estas la vocxo de la Sinjorino.
La pordo malfermigxas; tra la malfermajxo vidigxas la terurigxaj
vizag
|