jn, sed pli freneze, cxar tiuj, kiuj eltiris bonan
numeron saltas kaj kantadas je gxojo, kaj la aliaj faras same por pli
bone kasxi aux forgesi siajn cxagrenojn.
La trian tagon ili faras preskaux same, post kiu la monoferadoj estas
elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj rauxkaj pro la kriegado,
kantado, kaj sencxesa babilado, estas enuitaj.
Sed post du aux tri monatoj, venas la tago por la vizito al la
kuracisto, kaj ree la bando, ecx tiuj, kiuj ne iros al la servado,
kunripetas la festojn dum tri tagoj.
Laux mia opinio kaj observadoj, tiu cxi sistemo de devigxa milita
servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la
junulojn, precipe tiujn el la kamparo.
Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili gxuas la
vivadon kune kun tiom da samagxaj kamaradoj. La junaj militistoj
estas cxiam kaj cxie estimataj, ecx amataj. Ili vidas belajn urbojn,
aux konatigxas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la
sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj
provincoj venas norden.
En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzajxoj, la militistoj nur
pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimancxojn en la teatroj,
kie ili, po malpli ol unu sxilingo, pasigas tri aux kvar horojn
trankvile auxskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj,
post la finigxo de la servado, ili gxuas la memorojn pri la
estinteco, kaj cxie renkontas amikojn, cxar la jaroj de la servado
estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aux
universitato.
La plej populara kanto el cxiuj verkitaj dum la jaroj de la militado
por la memstareco de Italujo, estas "_La adiaux de la Memvolulo al
lia Amantino._" Tiun cxi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj
kantas tre energie, kvazaux ili mem estas forirontaj bataladi. La
advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri
adiaux" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo sxangxis la
unuan linion, kaj la auxtoro volonte akceptis la korektajxon. Nun gxi
komencas "Adiaux, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.")
Jen estas la lauxvorta traduko.
LA ADIAUX DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO.
Adiaux, ho belulino!
L'armeo al la fronto
Foriras; se mi haltus,
Eterna estus honto.
Ne ploru! mi spereble
Revenos, ho angxelo!
Aux, en batal' mortinte,
Vin vidos en cxielo.
La glavon, la pafilon,
Mi portas, kaj pistolojn;
Je l'sunlevigx' mi diros
La adiauxparolojn.
Turnestro
|