tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu,
ke li preskaux mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la
dua fojo, kvankam li ankoraux tre timis, li ebligxis kasxi sian
timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo farigxis tiel
kuragxega, ke li ekmarsxis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi
sanas?"
_Troa kutimigxo naskas malestimon._
(6266).
Kampara parohxestro foje sciigis la auxdantaron jene: "Cxar estas
tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaux finoj tiun cxi
posttagmezon."
* * *
Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan
butikon dum varmega vetero.
La butikisto diris: "Cxu ne estas malbonege pri tiu cxi militado!"
La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por gxi bonan veteron!"
8276.
LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO.
Originale verkita de CLARENCE BICKNELL.
En Italujo cxiujare kelkaj el cxiuj dudekjaraj junuloj estas lote
elektitaj por la milita servado, kiu dauxros dum du aux tri jaroj.
Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aux la dua filo se
la unua jam servadis, kaj nature cxiuj, kiuj havas ian korpan
difekton.
Antaux la tago de la loteltiro, tiuj cxi junuloj el la sama urbo aux
vilagxo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu cxi tenas la
monoferadojn, po cxirkaux dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn
por la venontaj festoj. La antauxan tagon cxiuj kunvenas matene, kaj
eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj,
almenaux en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon
kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie
la eniro estas permesita, ili dancas gxojege. Fremduloj kiuj auxdas
la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon,
kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aux duonebriaj. Sed en
Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte
trotrinkas, kaj ecx trinkinte tro da vino ili ne igxas malpacaj kaj
malbonaj, sole gajegaj.
Sed pliofte ili luas omnibuson aux fiakron, aux iras vagonare al la
proksimaj urboj.
Morgaux ili cxiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam
laux ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno.
Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras,
sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi.
Finiginte la eltiron, cxiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj
metitaj sur la cxapeloj, kaj kuntagmangxas. Poste ili rekomencas la
hierauxajn amuzajxo
|