ksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas
ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli
senteman. Oni trovas ke briko submetigxita je la suna lumo ankaux
elsendas similajn radiojn.
* * *
Propono antauxmetigxis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus
esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se
tiu cxi estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter
amaso de pecxblendo, estus malpli aktiva ol kiam centrigxita en
malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la
radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankaux solvita
en pli ol milfoje gxia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian
mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter
tiuj cxi limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne sxangxigxas per sia
propra grandega radieco.
Sendube cxiuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri
Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist.
Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun cxi gravan
artikolon en la Francan lingvon, kaj gxin presigis en "Annales de
Pharmacie."
EL SHAKESPEARE'S SONNETS.
Ho, kiom multpli bela belo sxajnas
Per la dolcxeco kiun vero donas!
Pli cxarma brilas la cxarmega rozo
Naskante bonodoron en ripozo.
Venenaj floroj ankaux povas brili;
Rozkoloritaj ofte staras ili,
Dorne pendantaj, rozojn similadas,
Kaj petolemaj somervente ludas:
Sed ili sole por sin montri venas,
Sename vivas kaj neniun benas--
Dum viva rozo nutras bonodoron,
Perfumo gxi farigxas, mortan horon.
Esperantigis A.M., 6266.
LERTAJ RESPONDOJ.
Verkitaj de Philip de Bono (8707).
I. Kiam Frederiko II., Regxo de Prusujo, estis vojagxanta kune kun
sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaux ne longe
estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu farigxis
monahxejo.
Li iris gxin viziti, kaj la cxefa monahxo montris al la regxo cxiujn
interesajn pentrajxojn, skulptajxojn, kaj la bibliotekon en kiu estis
multaj belaj libroj.
Kiam la regxo estis forironta, li demandis al la monahxo cxu li havis
bezonon ian. Li respondis, petante ke la regxo ordenu cxiujare du
novulojn--cxar tiatempe la ordeno estis malpermesita.
"Nu," respondis la regxo, "mi gxin permesas, kaj mi mem sendos la du
unuajn novulojn."
Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li
supozis esti nekomprenebla al la monahxo: "We will send these h
|