igxo de
internaciaj rilatoj estas ankaux pliiga laboro, ekkoleremeco kaj
malkomprenecoj.
Diversaj provoj estas jam faritaj por doni similan ilon. Unu post la
alia, ili malgrandigxadis gxis la nuna tempo, kiam Esperanto venkis.
Estas kredeble ke, je kuro de agxoj, homara sagxeco povus elpensi
lingvon pli idealan ol Esperanto, sed ni ne povas atendi. Ni bezonas
helpantan lingvon, kaj ni tuj bezonas gxin. Kaj, cxar per unanima
konsento de cxiuj el la plej kompetentaj auxtoritatuloj, Esperanto
estas la plej bona sxlosillingvo gxis nun elpensita; cxar oni ne
povas dubi ke gxi estas multe la plej disvastigata kaj komprenata; ni
invitas cxiujn Geanglojn ellerni Esperanton.
Speciale ni skribis "sxlosillingvon" cxar estas necese je la komenco
akcentegi la fakton ke nenia Esperantisto esperas aux deziras
anstatauxi alian lingvon per la enkonduko de Esperanto. Neniu songxas
devigi cxiujn mondlogxantojn forlasi uzadon de siaj propraj lingvoj,
kiam ili interparolas kun gesamlandanoj en limoj de siaj naciaj
kaj domaj rilatoj. Oni nur antauxmetas Esperanton kiel dua
lingvo, kiu, se universale uzita, ebligus cxiulandanojn facile
interkomunikadi kun ia fremdulo, kia ajn estu lia patruja lingvo.
Tio kion ni esperas estas fari homaron dulingva.
En tiu cxi Gazeto, fondita je Espero kaj Konfido ke la estonteco
pravigos nian kredon, ni kuragxigxas antauxmeti koregan peton ke nia
legantaro etendos al ni la Bonfaradon kiun ni bezonos por senkulpigi
la neeviteblajn erarojn de novicoj. La kredo je redaktora cxioscio
estas gxenerale absurda, kaj estus tro memfida kaj ridinda en simila
eldono je tiu cxi, kie Redaktoro kaj Kunlaborantoj estas cxiuj
eklernantoj.
Cxiuj proponoj kaj kritikoj estos plezure kaj per dankesprimoj
ricevataj.
"Neniu el ni estas senerara, ecx la plej juna" estas sagxa proverbo,
precipe inda je akcepto de tiuj en entrepreno simila je tiu cxi, kie
ni cxiuj estas pli aux malpli novicoj, uzante lingvon kiu ankoraux
estas en sia infaneco.
Jen estas resumo de la kauxzoj kiuj fondigis tiun cxi organon de la
Esperanta movado en Britujo.
Ni estas Esperantistoj cxar ni havas esperon kaj konfidon je la
progreso de homaro.
Ni estas Esperantistoj cxar ni kredas ke, pro la sencxese kreskantaj
facilecoj por internacia komunikado, la alpreno de helpanta lingvo
estas neevitebla kaj absolute necesa.
Ni estas Esperantistoj cxar la alpreno de Esperanto ebligos al
cxiajnaciaj homoj partopreni la plej bonajn aldonojn kiuj
|