En liaj helaj pagxoj! Do rigardu
Ne tro severe tiun cxi libreton
Malindan ehxon je l'Avona Cigno.
A.M.
PERSONOJ.
Alonzo, regxo de Neapolo.
Sebastiano, frato de Alonzo.
Prospero, rajta duko de Milano.
Antonio, frato de Prospero, duka uzurpulo de Milano.
Ferdinando, regxido de Neapolo, filo de Alonzo.
Gonzalo, honesta maljuna konsilano.
Adriano } kortegaj sinjoroj.
Francisko }
Kalibano, sovagxa kaj malbela sklavo.
Trinkulo, kortega amuzulo.
Stefano, drinkema kelisto.
Sxipestro, Subestro, Maristoj.
Mirando, filino de Prospero.
Arielo, aera spirito.
Iriso, Cereso, Juno, } spiritoj.
Nimfoj, Rikoltistoj, }
Aliaj Spiritaj Servistoj de Prospero.
La Agado havas lokon unue en sxipo apud la landbordo,
poste sur insulo.
AKTO I.
Sceno 1.--_En sxipo--Ventega fulmotondra bruego auxdata._
(_Venas_ Sxipestro _kaj_ Subestro.)
Sxipestro.--Subestro!
Subestro.--Tie cxi, mastro; kion vi ordonas?
Sxipestro.--Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aux la
sxipo disrompigxos sur la sxtonegoj. Vigle, vigle!
(_Venas_ Maristoj.)
Subestro.--He! kamaradoj, kuragxe! kuragxe! Bravuloj vigle!
vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l'mastro! ... Nun,
blovu, ventoj, gxis vi krevos, se estas suficxa spaco!
(_Venas_ Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo
_kaj_ Aliaj.)
Alonzo.--Bona subestro, atentu! kie estas la sxipestro?
Brave agu, sxipanoj!
Subestro.--Mi petas ke vi restu malsupre.
Antonio.--Kie estas la sxipestro, subestro?
Subestro.--Cxu vi ne auxdas lin? Vi malhelpas nian laboron.
Restu en viaj cxambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie cxi.
Gonzalo.--Neniel; estu pacienca!
Subestro.--Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie cxi!
Cxu tiaj blekegantoj timas regxan nomon? Ne! Iru en la cxambron.
Silentu! Ne malhelpu nin.
Gonzalo.--Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la sxipo portas.
Subestro.--Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas
konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj cxi elementoj silentu, kaj
tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tusxos plu ian
sxnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi
jam tiel longe vivadis, kaj en via cxambreto pretigxu por ia ebla
estonta malfelicxo, se gxi okazos. (_Al la_ Maristoj) Vigle,
kamaradoj! (_Al la_ Aliaj) For de tie cxi, mi petas! (_Foriras_).
Gonzalo.--Mi ja gxojas pri tiu cxi malgentilulo; sxajnas al
mi ke sur li ne estas signo de dro
|