on, kaj la plej malgranda honoro kiun
oni povos fari je ili estas zorgi ke la kursoj estos sukcesplenaj. Ni
do petegas ke kiel eble plej multe cxeestos.
Lunde jen estos kurson de Sinjoro O'Connor cxe "The Gouin School of
Languages," 34, Harrington Road, S.W. (quite close to the South
Kensington Metropolitan Station), 6.45 p.m.
Jxauxde kurson de Frauxlino Shafer kaj Sinjoro Goody cxe "The Gouin
School of Languages," 16, Finsbury Circus, E.C., 6.30 p.m.
Vendrede cxe Sinjoro C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth, S.W.,
7.30 p.m.
Tiu cxi gravega sciigo ne estas kompleta sen korega dankesprimo al
Sinjoro Themoine, kiu aminde permesis ke ni uzus la cxambregojn de
la Gouin School, kaj ankaux al Sinjoro Hayes, kiu havas kurson cxe
sia domo.
Je la dua Lundo, cxiumonate, adeptoj kunvenas cxe Mowbray House,
Norfolk Street, Strand, por la "Reading Circle."
NIAJ BONEGAJ AMIKOJ.
Du Esperantistaj amikoj foje disputadis pri la nuntempa vivado, gxiaj
utiloj kaj malutiloj. Ili promenadis sur belega vojo tra aleo de
arboj, kaj je la malproksima vidajxo estis monteto kovrita per
florantaj herboj kaj brilanta sub sennuba cxielo.
"Antauxe tiu cxi vidajxo estis tiel bela kiel hodiaux" diris unu el
ili. "Jes" respondis la alia "sed tiam ni marsxus tremante, ni timus
rabistojn aux militistojn de ia granda barono. Vojo estus malbona kaj
certe ni ne havus pluvombrelojn se pluvus."
"Cxu la nuna tempo kaj gxia sencxesa aktiveco, gxiaj bezonoj, gxia
preskaux lukso por malricxuloj estas egale bona por krei fortan kaj
nobelan karakteron? Cxu vi ne kredas ke simpleco estas la plej bona
por cxiuj?" "Ne" respondis la alia, "ni havas edukecon kaj
jxurnalojn." "Jxurnalojn" kun akcento de grandega malestimo.
"Jxurnaloj estas similaj je ventoflagoj aux vaporfajfoj; nur utilaj
por montri kien blovas la vento, aux por fari bruon. Vidu do kion
jxurnaloj diras pri Esperanto!"
Unue ili legis en la "Daily News": "But we are inclined to think that
Esperanto, having no literature and no vital connection with daily
living to enrich and refine and subtilize it, would be a poor
language, in which it would be well nigh impossible to communicate
any ideas but the simplest and most commonplace."
Tiam ili malfermis la "Daily Chronicle" kaj legis: "A gathering of
forty or fifty members gave a hearty welcome to the visitors, and the
facility of comprehension and of speech on both sides was a
revelation."
Alia jxurnalo kiun ili legis est
|