is la "Daily Telegraph" kie oni
trovis la sekvantan mallongan kritikajxon "Its meagre scant array of
words Could puzzle no beginner; Untutored cannibals by herds, Would
learn them after dinner."
La "Glasgow Times" diris "I fear that even the enthusiastic W. T.
Stead will not gain many disciples for Esperanto."
En la "World's Work" ili legis "There seems little doubt that
Esperanto is at present holding the field against many rivals."
La "General Practitioner" presis "It is good for the general cause of
an International language that Esperanto should be propagated as much
as possible."
La du amikoj legis kvardek jxurnalojn kaj trovadis similajn diversajn
kritikojn pri la kara lingvo.
E. A. Lawrence.
[Vere la nuna sukceso de la Esperantista movado sxuldas al
jxurnaloj grandan sxuldon. Sen la helpo kiun gxi ricevis; precipe
de la _Revuo de Revuoj, T.P.'s Weekly_ kaj similaj eldonoj,
Esperanto en Anglujo ne estus tiel disvastigxata kiel gxi hodiaux
estas. Unua ekzemplero de la _Esperanta Gazeto_ ne estus
kompleta sen korega dankesprimo, kaj la espero ke cxiamkreskanta
nombro de jxurnaloj estados niaj "Bonegaj Amikoj" en tiu cxi
bonfarada movado.--Editor's Note].
KELKAJ FABLOJ EL ESOPO.
La Alauxdo kaj Alauxdidoj.--En kampo da matura greno
trovigxis kovitaro de alauxdidoj, kaj la patrino cxiutage atendis la
venon de la rikoltistoj. Cxiufoje kiam sxi foriris, sxi cxiam diris
al siaj geidoj ke ili rakontu al sxi cxion, kio okazos dum sxi
forestis. En tago, alvenis la mastro. "Estas nun la tempo voki cxiujn
miajn najbarojn," li diris, "kaj rikolti mian grenon."
Kiam la maljuna alauxdo auxdis pri tio, sxi diris al siaj idoj: "Se
li fidas je siaj najbaroj, li ne baldaux rikoltos sian grenon."
La proksiman tagon, la bienulo revenis, kaj vidante nenion faritan,
li diris al sia filo: "Iru kaj voku viajn onklojn kaj kuzojn, por ke
ili komencu morgaux." Sed la alauxdo diris al siaj idoj ke ili ne
timu, "Cxar," sxi rimarkis, "la parencoj ankaux havas siajn kampojn
da matura greno, kiujn ili devas rikolti."
Sxi denove forestis, kaj la mastro, venante kiel antauxe, nun diris
al sia filo: "Ni mem laboru kaj komencu morgaux nian rikolton."
Kiam la alauxdidoj rakontis tiun diron al la patrino--"Nun," diris
sxi, "ni vere bezonas forflugi."
"_Kion vi deziras farita, tion vi mem faru._"
(6266).
La azeno en leona hauxto.--Azeno, vestita je leona hauxto,
fiere vagadis kaj timigis cxiun el la timemaj
|