How men are sold and undone
By overturns in carriages,
And thieves and fires in London;
We know what risks all landsmen run,
From noblemen to tailors;
So, Bill, let us thank Providence
That you and I are sailors!"
Capt. W. Pitt, R.N.
Perloj en Dezerto.--Arabo, vojperdinte en la dezerto, kaj
jam nenion mangxinte de du tagoj antauxe, sentis sin ekmorti per
malsato. Pasante apud puto, kie la karavanoj trinkigas siajn
kamelojn, li ekvidis sur la sablo lederan saketon. Li gxin prenis kaj
palpis. "Estu Dio lauxdata!" li diris; "kompreneble en tio estas aux
daktiloj aux aveloj." Plena je tia dolcxa espero, li rapidas malfermi
la saketon, sed vidante gxian enhavon, "Ho ve!" li ekkriis, "estas
nur perloj!"--(6266).
DIO, SAVU LA REGXON
Nian Noblan Regxon,
La gracian Regxon,
Dio savu!
Estu li venkinta,
Felicxa, glorinda,
Longe li regxadu,
Dio, lin savu!
Sinjor' Di' starigxu,
Malamikojn pelu
Kaj faligu!
Disig' politikon,
Venku friponajxon,
Al Ci ni konfidu;
Dio nin savu!
Donacojn plej karajn
Al li donu multajn.
Li regxadu!
Legxojn li defendu
Kaj por ni ebligu
Kore-vocxe kanti
Regxon savu Di'.
(_Tradukis_ E.L.).
NIAJ FREMDAJ KUNBATALANTOJ.
Nia Kara Estro, Doktoro Zamenhof, skribis al ni sekvantan--
"Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedauxrade havas
nenian eblon, cxar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas ecx
unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson
kaj mi esperas, ke la gazeto baldaux trovos tre multe da bonaj
kunlaborantoj."
Ni treege bedauxras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni,
sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso.
* * *
Ni ankaux ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni
lin dankegas. Jen gxi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de
aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre
favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj ecx mia profunda konvinko
estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto.
La Angloj havas la jugxadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en
lingvo neuxtrala trovigxas la praktika solvo de lingvo internacia.
Aliparte, antaux sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaux lingvo
kies duono da vortoj almenaux estas jam antauxe konataj de ili,
viaj samlandanoj nepovas malsxati rimedon de internacia komunikigxado
kiun malgraux cxi
|