nonto; li perfekte prezentas
pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendigxo; ke lia sorta sxnuro
nun farigxu nia sava sxnurego, cxar, alie, ni ne povos esperi ian
bonajxon: se li ne naskigxis pendonta, vere, mizera estas nia stato!
(_Cxiuj foriras_).
(_Dauxrigota_).
ESPERANTO POR CXIUTAGA VIVADO.
Ne malmultaj homoj jam pruvis per la reala sperto ke Esperanto ja
posedas cxiujn ecojn, kiujn praktika parolata lingvo bezonas, sed la
logxado de la Prezidanto de la Societo "Esperanto" en Havro
(Francujo), kiu logxado okazis antaux ne longe, donis pluan pruvon.
Kun li cxeestis sia edzino, kiu estis tre kontenta babilante kun la
Havraj Esperantistinoj, la Sekretario de la sama societo, kaj amiko,
al kiu Esperanto estis nova lingvo.
Post kelkaj tagoj, la Sekretario de la Esperanto Klubo ankaux alvenis
kaj Frauxlino Lawrence, la eks-sekretariino.
La kvar Kihxlianoj pasigis dek-unu tagojn en unu loko, logxante en
hotelo kie kvar profesoroj cxe la Havra Liceo cxiutage mangxadis, kaj
dum almenaux du kaj duono horoj cxiutage la samaj personoj
interparoladis Esperante. Necese, tre granda nombro da diversaj
objektoj estis priparolata. Ne estis mallonga viziteto, ne estis
kelkaj frazoj pri la vetero aux la sano, aux kelkaj demandoj pri
pakajxoj kaj biletoj, kaj la plej bona vojo al Cxitie-aux-tie, sed
vera intersxangxo de opinioj pri cxiaspecaj aferoj, pasanta inter
personoj gxis tiam apartigitaj de la manko de komuna ilo de parolado.
Plue, la logxado prezentis okazojn por fari paroladojn, preparitajn
kaj senpreparajn, Esperante, kaj la kara lingvo pasis tra la provo
venkante. Nun Angloj havas Anglan ateston, ke Esperanto ne estas nur
interesa ludilo por pasigi senokupajn horojn, sed sana, fortika
lingvo, tauxga por cxiuj praktikaj utilajxoj, kaj ankoraux lernebla
sen multa penado.
Samtempe, alia argumento, kiu tiuj, kiuj estas blindigitaj de la
antauxjugxado, ofte uzas kontraux Esperanto, nome, ke pro la
diferencoj de la elparolado kaj de la nacia idiomo, diverslandaj
Esperantistoj ne povus kompreni Esperanton parolatan de alilandulo,
estis efektive silentigita. De la unua momento, kiam la Angloj
marsxis sur la Francan teron gxis la finaj adiauxoj, oni trovis
nenion malfacilecon, nek parolante nek komprenante.
Tio estis pli rimarkinda, cxar la vizitantoj havis tre malofte
okazojn por interparoladi Esperante. Ili estis similaj al knaboj
jxetitaj en akvon, kiuj devigas aux nagxi aux droni. Certege ili ne
dron
|