la vereco de la rakonto, sed eble iu el
miaj legantoj diros cxu la fokoj estas iam herbmangxantoj. Nun, kiam
ajn mi renkontas mian amikon, mi diras al li ke mi jxus vidis fokon
sur la pinto de olivujo, sercxantan oleon por sia salato. Li mokas
kaj diras ke almenaux preter la vinberoj, la fokoj mangxas figojn!
La monato Auxgusto estas iom tro varma, cxar la suno brulegas la
tutan tagon; la noktoj estas mallongaj kaj venas preskaux neniam ecx
pluvero. Do kiu povas, forflugas al la najbaraj maralpoj. Sed je la
komenco de Septembro la vetero estas de nove tre agrabla. La
suficxegaj fruktoj, persikoj, figoj kaj akvomelonoj anstatauxis la
florojn; kaj oni forgesas la sekigxitajn gxardenojn kaj la profundan
pulvon sur la stratoj.
Tiam, tro tro frue, Septembro finigxas. La pluvoj auxtunaj komencas:
la fremduloj ekrevenas, kaj la dolcxa paco kaj kvieteco de la someraj
monatoj estas foriritaj, kiel,
LA LASTA ROZO DE SOMERO.--(Moore).
Nun floras de l'somero
La sola lasta rozo.
La kunvivantoj gxiaj
Velkis en mortripozo:
Ne estas flor' parenca,
Aux rozburgxono ia,
Por gxemojn kaj rugxigxojn
Redoni al alia.
Mi ne vin lasos sole,
Sur la tronket' plendeti
Cxar la beluloj dormas,
Vi devas kundormeti.
En morto, sen parfumo,
L'amikoj jam dormetas:
Do floron vian teren
Gxentile mi disjxetas.
Mi tiel volus sekvi
Se l'amikec' finigxus
Aux la juveloj brilaj
De l'amular' forigxus:
Cxar se la koroj veraj
Kaj dolcxaj ne plu estus,
En la dezerta mondo
Volonte kiu restus?
Clarence Bicknell.
FOOTNOTES:
[*] A popular tradition.
[1] Sea-shore.
[2] A slight earthquake.
[3] Cloves.
[4] Tents.
[_Copyright reserved._]
LA VENTEGO.
Dramo de SHAKESPEARE: tradukis A. MOTTEAU.
_La plej malnova presita ekzemplero de "la Ventego" trovigxas en la
foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell--ambaux kolegoj
de Shakespeare--preparis en la jaro 1623a, kaj gxia unua prezentigxo
okazis la 1-an de Novembro 1611a, laux samtempaj raportoj._
_Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la ricxege imagitan
fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturagxo de
gxia kreinto--unu el liaj lastaj cxefverkoj--eble la lasta._
AL LA MAJSTRO, LA ELPENSINTO DE ESPERANTO!
Cxu _La Ventegon_ esperantigante
Mi troatencas? Diru al mi, majstro.
Ho! sxajnas mia Shakespeare tia fonto
Ke cxiutage cxerpas mi belajxojn
|