Mallevigxante sur genuojn, sxi ekkonfidigxis al la protekto de la
Sanktuloj, sin krucigxante je tiom da fervoro kvazaux sxi estis
titolata al la speciala cxiela atento. Nek sxia zorgeco malgrandigxis
kiam sxi klerigxis pri tiu cxi diveno, kaj eksciis, ke gxi ne estis
fantomo, sed vera homa formo kiu, ne atendante por sxin riprocxi pri
la vasteco de sxiaj krimoj, ordonis per minacoj de la morto, ke sxi
alkondukigu al li la cxevalon. Sxi devis obei tian ordonon, kaj li
sxin tuj sidigis sur la selo, kaj suprenirante mem poste, transdonis
al sxi la kondukilojn, jxurante per tonoj plej severaj, ke la nura
ilo por konservi sxian vivon trovigxis en lia senriska alveno cxe la
proksima urbo, kaj ke tuj kiam sxi kauxzus al li kian ajn dubeton pri
sxia fideleco li senkompate farigxus sxia mortigisto. Tiu cxi
deklaracio faris la deziritan efekton sur la maljuna inferulino kiu,
treege petegante al li kompaton kaj pardonon, promesis lin gvidi
sendangxere en vilagxon, malproksima de kelkaj kilometroj, kie oni
logxigus lin, kaj venigus al li nelacigitan cxevalon aux kion ajn
plie li bezonus por dauxrigi sian vojagxon. Per tiuj cxi kondicxoj,
li diris, sxi povus meriti lian bonanimon. Ili tiel kunrajdis, sxi
sidante forke sur la selo, tenante la bridon per unu mano, kaj
vipeton per la alia, dum nia aventuranto sidis poste, observante
sxian konduton, kaj altenante apud sxia orelo la busxon de pistolo.
Tiamaniere arangxitaj, ili transiris parton da la sama arbaro, kie
lia kondukisto lin forlasis la antauxan tagon. Estas kredeble, ke li
ne pasigis la horojn en plej agrabla revado, sin trovante envolvata
en la labirinto de tiuj ombroj, kiuj sxajnis al li esti la oftejo de
rabado kaj mortigo.
Ordinara timo estis komforta sento nekomparinda kun tia, kian li nun
posedis. La unuaj pasxoj, kiujn li alprenis por sinkonservo estis la
efektoj de nura instinkto, dum lia kapablecoj estingigxis aux
subpremigxis de malespero. Sed, nunatempe, kun la reveno de
pripensado, plej teruraj antauxsentoj lin atakis. Cxiu brueto de la
vento tra la arbaretoj sxveladis gxis la rauxkaj minacoj de mortigo!
La skuado de la brancxoj prezentadis al li la vibradon de ponardoj,
kaj cxiu ombro de arbo farigxis la apero de sangema fripono!
Mallonge, en tiuj cxi okazoj li elsentis tion, kio lin turmentis
milfoje pli ol la piko de vera rapiro, kaj kun cxiu nova spasmo de
timego, li rememorigis al sia kondukantino per ankauxa torento de
jxurajxoj, sxin avertante, ke sxi
|