jam vidis sur la pagxoj de la _"Cicerone"_ (Semajna
Bulonja organo, cxiam enhavanta Esperantan pagxon).
Sed, kvankam ni multe antauxgxuis la proponajxojn, la kunveno mem
donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la nauxa
horo, kiam ni eniris belan cxambregon, mirinde ornamigita de Francaj
kaj Anglaj flagoj, kaj ankaux de cxiam verdaj arbetajxoj kaj palmoj.
Vere sxajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon.
Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj gxuis tiun akcepton.
Ankaux la oreloj multege sxatis la koran hxoron: _"Dio savu
la Regxon" ("The Esperantist," No. 1)_ kiu donis komencon al la
bonega programo.
Estas tute neeble priskribi tiun cxi kunvenon detale, sed eble la
programo estos interesa por legantoj. Jen estas:
_PARTO I._
Dio savu la Regxon Hxoro.
Prezentado Sro. Michauxx.
Valso Esperanto Fno. Decrequy.
L'Espero Sro. Boulet.
Mia Mano Fneto M. T. Bergier.
Bonan Tagon, Suzo! Sro. Derveauxx.
La Paco Sro. Dufeutrel.
Duo de la Regxo d'Ys Sno. Bergier kaj Fno. Sutils.
_Honora Vino._
Piana-ludo. L'Akvofalo Fno. Pannevin.
13a, Hungara Rapsodio Fno. Decrequy.
_PARTO II._
Floreto Fneto G. Bergier.
La Cigalo kaj la Formiko Fneto M. T. Bergier.
La Korvo kaj la Vulpo Fneto Lephay.
Lasta Deziro Fno. Sutils.
Hamleto Sroj. Dufeutrel kaj Mudie.
Hispana Romanco Sino. Bergier.
La Bano de la Pastro Sro. Boulet.
Galateo Sro. Derveauxx.
La Marseja Himno Hxoro.
_Bonvena Cxampana Vino._
Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje
sxatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi
konfesas ke mi pleje sxatis la kvar recitadojn de Frauxlinetoj
Bergier kaj Lephay. Kiam oni auxdas nian karan Esperanton el la lipoj
de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, gxi havas ankoraux pli belan sonon
ol kutime. Kaj oni devas ankaux gratuli--cxiujn! Cxio estis bona, ecx
bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute placxis al mi.
Eble gxi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke gxi meritas gravan
atenton. En almenaux unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la
tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton.
Laux mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion cxi, kaj
oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antauxlasta.
|