de ia lingvo_. Estus
tute facile aldoni al via anonco de tiu cxi fama libro kelkajn
priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, cxar gxi estas nun
parto de la _historio de la lingvo_. Via fidele, R. J. Lloyd (D.
Litt., M.A.).
(N.B.--Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe
malhelpas je gxia disvastigxo tie cxi.--Red.).
TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.
De Dro. Smollet, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (Oxon.), 9660.
(Finigita; Vidu pagxo 118 por la komenco).
Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis cxe la kvazaux dormanto, kaj
la tenanto enpusxis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo
kunpremis la bruston, kaj speco de gxemo eliris el la trahxeo de la
mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la
mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la
cxambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo.
Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la
nuna okazo; la tuta suprajxo de lia korpo kovrigxis de malvarma
sxvito, kaj liaj nervoj skuigxis de grandega tremado. Por mallonge
skribi, li estadis sub sveno, kiu versxajne helpis lian konservon:
cxar, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la
elsaltoj de lia teruro estus farigxintaj lia malkovrilo. La unua uzo,
kiun li faris de lia rekonsciigxo estis rimarki ke, retirante, la
mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta
tiun cxi ilian senzorgon, sin eljxetante sur ilin kun dangxero de sia
vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekauxdis el la
malsupra cxambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove
forveturi, esperante kapti pli da rabajxo. Ili tiel foriris, forte
ordonante al la maljunulino, ke sxi sxlosu la pordegon dum ilia
forestado. Ferdinando rapide efektivigis sian pripenson. Tuj kiam,
laux lia diveno ili suficxe malproksimigxis de la dometo, levigxante
el sia kasxejo, li kviete sin movas al la lito kaj, elsercxinte la
posxojn de la mortinto trovis monujon, plenigita de dukatoj, kiujn,
kune kun argxenta posxhorlogxo kaj diamanta ringo, li proprigis al si
sen bedauxro. Tiam, malsuprenirinte zorge kaj singardeme en la
cxambron, li sin prezentis antaux la maljuna pekulino antaux ol sxi
havis la malplejan ideon pri lia alveno. Kvankam kutimita al la
sanga komerco, sxi ne vidis tiun cxi aperajxon sen signoj de teruro
kaj mirego, kredante, ke gxi estis la fantomo de sxia lasta mortigita
gasto.
|