a vivo neeviteble dependis de lia
opinio pri lia propra konservo. La homa naturo ne povis longe ekzisti
meze de tiel komplektitaj timoj. Fine li sin trovis for de la arbaro
kaj benita de malproksima vidagxo de logxejo. Li tiam ekturnis siajn
pensojn je nova afero. Li pripensadis cxu li paradus sian brevegecon
kaj sindonemecon, konfesante sian ruzon, kaj transdonus sian
gvidantinon al la legxpuno, aux cxu ne estus pli sagxe, ke li
forlasus la maljunan Hekaton kaj sxiajn kunsciantojn al konsciencaj
pikoj, kaj ke li kviete dauxrus sian vojagxon Parizon, je
sendisputata posedo de la kaptajxo, kiun li jam akiris. Tiun
cxi pasxon li do decidis fari, rememorigxante, ke per siaj sciigoj la
rakonto de la mortigito nepre elvokus la atenton de la justeco, en
kiu okazo la havo kiun li _prunteprenis_ de la mortinto devus esti
redonata en favoro de liaj heredantoj. Jen argumento, kiun nia
aventuranto ne povis kontrauxstari. Li antauxvidis la versxajnecon,
ke oni de li malproprigus lian akiron--kiun li rigardis kiel premio
de la kuragxo kaj sagxeco--kaj lin detenus kiel atestanto je la
rabistoj, kun evidenta domagxo al liaj propraj aferoj. Eble li ankaux
elsentis konsciencajn kauxzojn, kiuj lin malkonsilis atesti kontraux
kanajlaro, kies emoj preskaux ne povus diferencigxi de la siaj!
Tiel pripensinte, li cedis al la unua petegado de la maljunulino,
kiun li eksigis cxe loko apud la vilagxo, elpetinte, ke sxi forlasu
vivadon tiel malhonestan kaj siajn krimegojn, transdonante siajn
kunkulpulojn en la manojn de la justeco.
Sxi ne mankis promesi tutan reformigxon kaj, dejxetinte sin antaux li
pro lia bonegeco, sxi foriris al sia dometo, forte decidinte konsili
siajn kunmortigantojn, ke ili rapidege rajdu al la vilagxo por
kulpigi nian heroon.
Sed tiu cxi, sagxege, nekonfidante je sxiaj protestoj, nur haltis por
lui kondukanton gxis la proksima haltejo, kiam li sin trovis en la
urbo Chalons sur Marne.
ESPERANTO EN JXAPONUJO.
Letero de Sro. van Doorn en Yokohama.
26 _Aprilo_, 1904.
Tre Estimata Samideano,--
Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondicxo de Esperanto en tiu
cxi lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, jxus
estis komencita, kiam gxi ricevis seriozan haltigon de la nuna
militado, kiu okupas cxiujn la atentojn de la cxi-tieuloj.
La propagandado estas tre malfacila tie cxi, cxar la Angla lingvo
estas deviga temo en cxiuj lernejoj sub la registara observo. Foje
estis proponite pli
|