bonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari
specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu cxi lando, cxar,
kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la
Jxaponoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono
rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio jxurnalo _The Voice_
kiu formetis cxiujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn
mallogikajn uzadojn. Plie, tiu cxi estas granda kosmopolita urbo, kaj
la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial
la helpa-lingvo Volapuk havis tie cxi multe da studentoj. Hodiaux
gxia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas
atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom
konata de cxiuj Jxaponanoj, estas vulgare por Jxaponoj kaj Hxinoj
gxin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas
distinga! Jxaponoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan
civilizacion, kaj nun povas administri cxiujn siajn departementojn
sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj sxipestroj de
posxtsxipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Jxaponaj lernejoj.
Je tiuj cxi ni devas esperi, cxar ili havas gravan influon inter la
bone edukitaj Jxaponoj. En diversaj partoj de Jxaponujo jam de kelka
tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj
pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri gxia plena tauxgeco kiel
internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, cxar la
Jxaponoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedauxrinde, tiuj cxi
diversnaciaj pioniroj gxis nun restis tute izolitaj, laborante cxiuj
aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antauxenirus, se cxiuj
Esperantistoj tie cxi konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondigxus
gxenerala kaj centra grupo.
KANTETO.
Karulino Mia.
Originale verkita. De William Officer.
Kiam la maten' lumigxas,
Ho karulino mia!
Gxia belec' memorigas
Plej dolcxe min de via.
Kiel cxirkaux mi varmeco
De la tagmeza horo
Falas, gxi min pripensigas
Pri via korfervoro.
La vespero, rosa, stela,
Kun sia trankvileco,
Murmuretas la rakonto
De via amemeco.
Tiel je animo mia
Eterne vi cxeestas;
Kaj per songxo-lumo
Imago vin envestas.
La belega mondo perdus
Por mi brilecon sian
Se am' via malvarmigxus
Ho, karulino mia!
My Dearie.
Tradukita en la Sokta lingvo.
When lichtens the mornin'
O dearie o' mine!
Its beauty remin's m
|