FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   >>   >|  
sto. Iom longe poste la Malkuragxa Leono vekigxis, cxar li kusxis tre longe inter la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja malfermis siajn okulojn kaj ruligxis de la cxareto li gxoje trovis sin viva. "Mi kuris lauxeble rapide," li diris, sidigxinte kaj oscedante; "sed la floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?" Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin de morto; kaj la Malkuragxa Leono ridis, kaj diris: "Mi cxiam opiniis min tre granda kaj timiga; sed ecx malgrandaj floroj preskaux mortigis min, kaj malgrandaj musoj savis mian vivon. Cxio estas tre stranga! Sed, kamaradoj, kion ni faru nun?" "Ni devas plusercxi por retrovi la vojon el flavaj brikoj," diris Doroteo; "kaj post tio ni povos marsxadi laux gxi al la Smeralda Urbo." Do, cxar la Leono estis tute refresxigita, kaj tute bone fartis denove, ili cxiuj komencis marsxi, kaj multe gxuis la iradon tra la mola, fresxa herbaro; kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj returnis sin por marsxi cele la Smeraldan Urbon kie logxas la granda Oz. La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj la cxirkauxa pejzagxo estis bela; tial la marsxantoj gxoje lasis la arbaron multe malantauxe kaj kun gxi la multajn dangxerojn renkontitajn en gxiaj mornaj ombroj. Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn lauxlonge de la vojo; sed cxi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en kiu sxajne logxas kultivisto, ankaux tio estis verdkolora. Ili preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la posttagmezo, kaj kelkfoje homoj venis al la pordoj kaj rigardis ilin kvazaux dezirante fari demandojn; sed neniu proksimigxis al ili nek parolis al ili pro la granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj cxiuj estis vestitaj per tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn cxapelojn kiel la Mangxtuloj. "Jen certe la Lando Oz," diris Doroteo, "kaj nepre ni proksimigxas al la Smeralda Urbo." "Jes," respondis la Birdotimigilo; "cxio verdas cxi tie, kaj en la Lando de la Mangxtuloj bluo estis la preferata koloro. Sed oni ne sxajnas egale amikemaj kiel la Mangxtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos trovi dormolokon por tranokti." "Mi volas mangxi ion alian ol nur fruktojn," diris la knabino, "kaj mi certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu cxe la sekva domo kaj parolu kun la logxantoj." Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuragxe marsxis al la pordo kaj frapis. Virino malfermis
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   >>   >|  



Top keywords:

granda

 

Doroteo

 

Mangxtuloj

 

atingis

 

malgrandaj

 

logxas

 
Smeralda
 

flavaj

 

brikoj

 
marsxi

Malkuragxa

 

malfermis

 

floroj

 

proksimigxis

 
kuragxe
 

demandojn

 
dometon
 

dezirante

 

verdkoloraj

 

parolis


grandan
 

vestitaj

 

marsxis

 

frapis

 

dometojn

 
plurajn
 

preterpasis

 

ankaux

 

verdkolora

 

Virino


posttagmezo

 

kelkfoje

 

kvazaux

 

relative

 

rigardis

 
sxajne
 

pordoj

 
kultivisto
 

surportis

 

tranokti


Birdotimigilo

 
verdas
 

respondis

 

mangxi

 

proksimigxas

 

sxajnas

 
amikemaj
 

sukcesos

 
preferata
 
dormolokon